Pri La NASKa Fasko
Lee MILLER
Nun salutas vin via redaktisto, Lee Miller, kiu loĝas en la usona ŝtato Misurio. (Ĉar mia nomo "Lee" kaj "li" prononciĝas same, miaj amikoj en Sankta-Luiso komencis nomi min "Liĉjo" . . . do jen taŭga solvo kontraŭ ebla konfuzo). Estas mia plezuro redakti la tagan ĵurnalon la duan fojon!
Pri la nomo de la ĵurnalo, mi klarigu. Pasintsomere la kursaro unue havis la nomon "NASK", kaj kiam mi planis la ĵurnalon mi serĉis taŭgan nomon. Pro la rimo mi elektis la nomon "Fasko". Kio estas fasko? El la Plena Ilustrita Vortaro, mi citu:
fask/o 1 Aro de samspecaj longformaj objektoj, kune tenataj
aŭ ligitaj . . .
4 (figurasence) Kuniĝo kaj unuiĝo . . .
Do temas unue pri la paĝoj kaj paperoj de la ĵurnalo, kiuj estas kune ligitaj, sed pli grave temas pri ni-la kursanoj-kiuj estas kunaj. "Kuniĝo kaj unuiĝo" fakte povus esti nia moto dum NASK 2001.
Kore, Liĉjo
[supren al la numera enhavo]