La NASKa Fasko Reiru al la cxefpagxo
Vidu cxi tiun pagxon per Unikodo

Numero Dek (2001-7-13): Enhavo



Songxo Farigxas Vero

P. V. Samuel

Estis la jaro 1958 kiam mi estis 23-jara junulo. Mi laboradis en Kuvajto en la Araba Golfo. Mi eniris en iun librovendejon kaj rigardis diversajn librojn. Subite unu libro tiris mian atenton: "INSTRUU AL VI MEM ESPERANTON". Mi pensis, kio estas Esperanto? Turnante la foliojn, mi komprenis ke gxi estas lingvo. Mi simple deziris lerni la lingvon cxar mi gxenerale interesigxas pri lingvoj. Sed, mi pensis, mi ne acxetos gxin nun, sed poste . . . Mi neniam sciis ke Esperanto estas la universala lingvo.

Tempo pasis. Jaroj forruligxis. Mi forgesis cxion pri Esperanto. Sed, per gxenerala scio mi komprenis poste ke Esperanto estas la universala lingvo kaj mia intereso lerni gxin revenis--eble post tridek jaroj! Do mi iris de vendejo al vendejo por acxeti la Esperanto-libron. Sed gxi trovigxis nenie! Finfine en 1990 mi bonsxance trovis la libron en iu librovendejo kaj tuj acxetis gxin. Mi planis lerni la lingvon senprokraste, kiam subite Kuvajto estis atakita kaj okupita de la najbara lando Irako, kaj mi kun mia familio kaj amikoj forkuris al Hindio kaj la Esperanto-libro estis perdita.

Esperanto signifas "iu, kiu esperas", cxu ne? Post sep jaroj mi vidis reklamon en jxurnalo en Bangaloro, Hindujo, ke estos dek-taga kurso de Esperanto senpaga! Mi aligxis la kurson kaj tiel igxis Esperantisto.

Finfine mi tre gxojis kaj ekscitigxis ke mi povis cxeesti la NASK en San-Francisko. Estas strange ke mia junula songxo farigxas vero en mia maljunula agxo!

[supren al la numera enhavo]


Morto de Belul-ino

WEN Jingen

[antikva cxina novelo]

Ofte belaj jun-uloj kaj jun-ul-inoj ek-amas unu la alian cxe la unua renkont-igxo. Amo igas ilin felicxaj. Amo kreskas el du varmaj koroj. Amon oni ne povas vendi aux acxeti. Sed iuj vir-inoj estas tre mal-ricxaj. Ili ne povas viv-teni sin. Ili devas vendi sian "amon". Tio estas, ke ili devas kusxi kun viroj, nur se la viroj donas al ili monon. Tiaj vir-inoj estas "am-vend-ist-inoj". Am-vendistinoj mal-ofte havas veran amon. Vivo por ili estas ma-lfelicxa. Sed multaj am-vend-ist-inoj estas bonaj vir-inoj. Ili deziras veran amon. Ili deziris vivi kiel ordinaraj homoj. Jen rakonto pri am-vendistino.

Tio okazis antaux kelk-cent jaroj. Du Sxiniang estis am-vendististino. En sxia urbo preskaux cxiuj sciis sxian nomon. Multaj ricx-uloj vizit-ad-is sxin. Sxi tamen amis neniun el ili. Cxar sxi sciis, ke cxe ili sxi ne povas havi veran amon. Por ili sxi estis nur "lud-ilo". Sxi esperis, ke sxi iu-tage renkontos bonan jun-ulon kaj tiam sxi far-igxos lia edz-ino.

Li Jia estis bela jun-ulo. Pro iu afero li venis el sia hejmo-urbo al la urbo de Du. Dum rest-ado en sxia urbo li renkontis sxin. Ili baldaux en-am-igxis unu al alia. Li Jia kompren-eble devis doni monon al la "patr-ino", nome, la mastro de la "am-vend-ejo". Komence Li Jia havis monon. Tial li estis bon-vena. Li povis resti kun Du tage kaj nokte. Post jaro, lia mono for-uz-igxis. La "patrino" farigxis pli kaj pli malvarma al li. La "patrino" volis, ke li for-iru kaj ke Du akceptu aliajn mon-havajn virojn.

Sed Li Jia ne volis dis-igxi de Du. Ankaux sxi ne povis vivi sen li. Sxi diris al li sian el-koran vorton: sxi volis farigxi lia edzino kaj per tio fini sian mal-homan vivon. Li Jia tre gxojis.

Sed la "patrino" ne jes-is. Sxi bezonis Du, cxar Du povis hav-igi al sxi ricxon. Du decide petis kaj repetis. Fin-fine la "patrino" diris:

"Vi povus for-iri nur se li pagus al mi 300 mon-erojn* en dek tagoj".

Ve! 300 moneroj ne signifas multon por aliaj, sed por Li Jia tro multe. Li petis de siaj amikoj helpon. Sed neniu helpis lin. En la sesa tago li sen-espere re-venis al Du kun mal-plenaj manoj. Sxi diris al li: "Ne mal-gxoju. Mi havas 150 monerojn. Vi devas hav-igi nur 150 mon-erojn". Fine Li Jia venis al lia plej bona amiko Liu Yucxun. Li diris al li, ke li bezonas monon pro Du kaj Du el-kore amas lin, kaj Du jam donis 150 monerojn por li. Liu pensis, ke Du estas vere bona vir-ino kaj tial li helpis Li Jia per 150 moneroj.

Je la deka tago Li Jia donis 300 monerojn al la "patrino". La "patrino" volis re-preni sian vorton, sed sxi ne povis. Du kun Li Jia gxoj-plene for-iris.

De sxia urbo gxis lia urbo estis mult-taga iro. Sur-voje foje ili en sxipo tra-noktis sur granda rivero. Tre gxoja, Du kantis belajn kantojn por Li Jia. Sxiajn kantojn auxdis mal-bona viro en apud-a sxipo. Tiu viro estis Sun Fu. Sun Fu rigardis al sxia sxipo kaj vidis sxin. Sxia belo mir-igis lin. Tiu-nokte li ne povis dormi pro pens-ado pri sxi. Li deziris hav-igi al si la belan vir-inon. Li ne vere amis sxin: li volis nur kusxi kun sxi. Li pensis kaj pensis, fine li havis ideon.

Li el-iris kaj demandis al Li Jia pri lia hejmo-urbo. Li Jia respondis al li. Sun Fu diris: "Bone! Bon-ege! Mi kaj vi ja estas sam-urb-anoj. Bon-volu veni al mia sxipo kaj ni inter-parolu, cxu bone"?

Li Jia venis en la sxipon de Sun Fu. Sun Fu demandis, kiu estas tiu bel-ul-ino en lia sxipo. Li Jia rakontis al li pri la amo inter li kaj Du. Sun Fu diris:

"Vi for-uzis cxiun monon por la am-vend-ist-ino. Mi timas, ke via patro ne amos sxin, cxar sxi ne estas bon-noma virino. Via familio estas bon-noma. Cxu bon-noma familio povus havi mal-bon-noman am-vend-ist-inon kiel edzinon? Sciu, ke am-vend-ist-ino mal-bon-igos la nomon de via familio. Se via patro ne amos sxin, li ne amos ankaux vin. Vi perdos patran amon por cxiam. Vi estas bona filo. Por bona filo patra amo estas pli grava ol vir-ino, cxu ne"?

"Cxu? ...Kion fari? ..." ek-timis Li Jia.

"Mi havas bonan ideon. Mi havas multe da mono. Se vi donas la vir-inon al mi, mi donos al vi mil monerojn. Kun tiom da mono vi povos iri hejmen kaj diri al via patro, ke vi ne perdis monon en alia urbo. Tiam vi ne perdos patran amon kaj la nomo de via familio restos bona. Tiam vi povos facile edz-igxi kun knabinon el bon-noma familio. Kiel vi opinias"?

"J...jes, sed mi ne scias, cxu sxi konsentos aux ne. Mi devas demandi sxin".

Li Jia re-venis en sian sxipon. Li diris al Du pri la ideo de Sun Fu. Du mal-varme ridis, rid-egis:

"Vere bon-ega ideo! Tuj diru al li, ke mi jes-is".

En la sekva mateno Du bel-vest-igis sin. Sxi al-ven-igis Sun Fu. Tiu gxoj-ege alportis mil monerojn. Li Jia akceptis la mon-erojn. Tiam Du el-prenis skatolon. Sxi mal-fermis gxin kaj montris multajn brilajn valor-ajxojn. Homoj cxiuj miris: Tiom da valor-ajxoj oni ne povus acxeti ecx per dek-mil, cent-mil moneroj!

Du diris al Sun Fu:

"Mi kaj sinjoro Li tra-vivis multajn mal-facilojn. Hodiaux nia felicxo estas ne mal-proksima. Vi havas mal-homan koron kaj per via lerta parolo perd-igis nian amon. Vi estas mal-homa ulo, vi estas mia mal-amik-ego. Mi mal-amas vin kaj ecx post mia morto mi ne pardonos vin. Cxu vi ankoraux deziras, ke mi far-igxu via krom-vir-ino? For, vi mal-homo"!

Tiam sxi sin turnis al Li Jia kaj aliaj homoj sur sxipoj:

"Mi estas mal-felicxa virino kaj falis en mal-homan vivon. Sed mi dezir-egis homan vivon. Dum jaroj mi kasxe flanken-metis por mi monon. Mi esperis, ke la mono helpos min en edz-in-igxa arangxo, se mi renkontus kred-indan viron. Ek-de mia renkontigxo kun sinjoro Li Jia, mi donis mian tutan koron al li. Mi esperis vivi kun li gxis mia morto. Mi ne antaux-vidis, ke lia koro sxangxigxos. Mia tuta espero nun perd-igxis. Mi volas montri al li, ke mil moneroj signifas nenion. Plej kara en la mondo estas sen-sxangxa amo".

Li Jia kaj Sun Fu ne sciis kion fari aux diri, ili staris tie sen-move.

Du tenis la skatolon kaj jxetis sin en la riveron. La rapida akvo baldaux portis sxin for. Ve, tre brila junulino kun plej varma koro mal-aperis de la mondo!

Homoj sur sxipoj mal-am-egis Li Jia kaj Sun Fu. Cxiuj volis bati la du mal-am-ind-ulojn. Tiuj rapid-ege for-iris. Ili tiel tim-egis, ke ili grave mal-san-igxis kaj post ne longe Sun Fu mortis.

Oni diras:

Se vi am-anton volas,
Vi amon devas koni;
Nur al amanto inda,
Vi koron povas doni.


(reverkis WEN Jingen)

------
klarigoj:
skatolo: ujo

[supren al la numera enhavo]


Gxisaj Vortoj...

Gxisaj Vortoj de la Redaktisto . . .

Mi volas ege danki al cxiuj kiuj kontribuis al La NASKa FASKO dum la kursaro de 2001, ek de la unua numero:

Ellen Eddy, Amanda Higley, WEN Jingen, Derek Roff, Duncan Charters,Phil Dorcas, Tsuda Masao, Aarono Brown, Mikaelo Greco, Leonora G. Torres,Nathan Gant, Vernero Moeller, Tim Westover (kun apartaj dankoj pro la laboro rilate la retpagxaron!), Carlos Salazar, Helen Hoskins, Abdoul Aziz Diallo, Normand Legault, Dori Vallon-Wheeler, Juuko Oono, Miyata Sadao, Shirley Beckwell, Helen Hoskins, P.V.Samuel, Leonora Torres.

Estis mia plezuro fari tiun cxi laboron por vi, kaj vere sen via kontribuado estigxus nenio.

Post nia reiro hejmen, mi sendos mesagxon al cxiuj kiuj havas e-posxtadreson. Per simpla respondo, vi povos tuj informi cxiujn ke vi sendifekte atingis vian hejmon, ke viaj valizoj ne perdigxis dumvoje, ke viaj orfisxoj fartas bone, kaj ke vi jam antauxpreparas por la venontjara NASK. (Se vi ne havas e-posxtadreson, estas malfacile dividi tiajn informojn simple kaj rekte. Mi konsilus ke vi antauxarangxu kun iu por plusendo de mesagxoj per ordinara posxto.)

Krome, mi informos kiel vi povos dauxre partopreni en la post-NASKa revuo La Fasko. La fino de la kursaro ne devus indiki la finon de viaj hejmtaskoj! Tute ne. Kial ne dauxre kontribui?

Ni kunvenis, kaj nun ni rapide disiros. Ne forgesu viajn spertojn cxi tie, kaj ne forgesu la ligon inter ni. Ne estas pli bela loko ol en Esperantujo!

Licxjo




"Moo - Icu - Sxindemo - Ii"


Jen la bela japana esprimo pri la plej kara sperto. "Moo (jam), Icu (cxiam ajn), Sxindemo (povas morti), Ii (bona)". Entute la signifo estas "(cxar mi estas plene kontenta en la NASK aux mi deziras nenion plu) mi nun facile povas forpasi, aux cxiam ajn mi povas forpasi". Aux "(mi estas tiom kontenta pri la NASK, kiom) mi facile povas morti".

Mi dankas al cxiuj zorgemaj zorgantoj, talentaj instruistoj, kaj bonkoraj gekursanoj.

Via,

TSUDA MASAO




Mi kunportos al mia lando grandan aron de mirindajxoj:

La surprizigan tviston de Duncan, la profundan kaj belan vocxon de Grant, la trankviligan paciencan sintenon de Licxjo, la emocion de Amanda kantanta "Sola", la gaja rido de Chizuko, sed . . . estas tiom granda kvanto por esti priskribita!

La plej bela kaj grava estas kiel, kvazaux magie, vi kune ebligis denove Esperantujon.

Leonora Gonzales Torres




San-Francisko denove gastigis min. Post intensa laborado finfine la filmado de Pasporto, kiun mi partoprenis, finigxis. Mi multe nostalgios mian familion kaj mian Kafejon Zamenhof. Espereble la rezulto de nia laboro atingos multajn landojn kie la diversaj lernontoj sukcese lernos la esperantan lingvon kaj amos la Bonvolanojn.

Aliflanke la sagxaj instruadoj de niaj instruistoj kuragxigis min por disvastigi pli profesie la esperantan lingvon.

Kiel la pasintaj NASK-oj, tiu cxi permesis al mi gxui la esperantistan gefratan etoson.

Gxis tre baldaux,

Leonora Torres (Filisa)




Karaj GeNASKanoj,

Mi dankas al vi cxiuj pro viaj amikecoj. Mi bedauxrinde foriras 1 tagon pli frue ol vi, sencxeeste al unu sola. De nun mi ek-revojagxos al Esperantujo kunportante "Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo".

Unue, mi direktigxas al Japanujo, kie estas mia naskigxlando kun malnovaj geamikoj esperantistaj.

Dauxre, okcidenten al Zagrebo, mi vojagxos partopreni UK-on, t.e. UKujo kaj ankaux volonte konatigxi kun novaj geamikoj tie.

Post unu jaro, mi revenos al NASKujo refoje.

Je la 10-a matene, 13-a de julio,

Sincere via,

Mirinda Mijata




Mi trovis la kurson pri "La Pasporto al la Tuta Mondo" tre interesa kaj helpema por lerni Esperanton.

Per la instruado de Grant Goodall mi lernis multajn manierojn kiuj povas esti uzataj por iu kiu volus instrui Esperanton per la video-bendo.

Ankaux placxas al mi renkonti tiom agrablajn Esperantistojn!

Helen Hoskins




Mi volas danki cxiun kiu ajn helpis min dum mia vizito al la USF.

Mi estas la malplej sperta membro de la grupo, kaj vi etendis vian manon cxiun fojon kiam mi bezonis gxin. Mi esperas ke mi estis peninda!

Mi revenos al mia domo kaj dauxrigos mian studon de Esperanto. Vi plibonigis miajn sxancojn konversi flue en Esperanto. Dankon al vi denove.

Gxis baldaux!

Sincere,

Sxatinda Shirley
(Shirley Beckwell)

7/12/01




Karaj gekursanoj,

Je la fino de la cxi-jara NASK mi deziris adiauxi vin en La NASKa Fasko cxar mi ne havos la eblecon gxisrevidi cxiujn persone je la kutima okazo. Estis granda plezuro konatigxi kun cxiu el vi, kvankam mi profunde sentas bedauxron ke la tempo devis esti tiel mallonga kaj la laboro pro tio tiel intensiva!

Jen rakonto pri du spertoj tuj post la forlaso de la kursaro cxe USF. Unue, mi trovis min en taksio kun brazila sxoforino plendanta ke la angla estas tiel malfacila ke malgraux granda deziro sxi tute ne kapablas komunikigxi adekvate kun la klientoj. Do lasta lingva surprizo por mi estis konversacio en la portugala pri la malfacilajxoj de la angla fine de mia restado en Esperanta mikrokosmo en multkultura San-Francisko! Due, oni jugxis mian grandan valizon tro peza por la aviadilo, aux pli bone por tiuj kiuj devis gxin liveri tien! 97 funtojn... Oni felicxe trovis kartonan skatolon, kiun mi plenigis per PIV kaj kelkaj aliaj pezaj libroj kaj aparatoj, gxis montrigxis akcepteblaj 68 funtoj sur la pezindikilo! Alia leciono, kiom ni esperantistoj cxiam forportas de niaj kunestadoj, materie kaj simbole. Pro multaj kialoj mi profitis la cxi-jaran sperton pli ol vi povas imagi, cxar viaj personaj kvalitoj kaj la kvalito de via laboro estis por mi inspiraj kaj aparte ricxigaj.

Por tiuj kiuj deziras ricevi ilin, sekvos vin retposxte du dokumentoj kiujn mi preparis. Unu estas resumo pri seminario kiun ni okazigis antaux du jaroj post la Kongreso de ELNA en Sankta-Luiso. Tiu donos pli gxeneralajn konsilojn rilate la instruadon de Esperanto, lau la spertoj kaj konkludoj de la seminarianoj, kaj nia kuna laboro certe preparis vin por kompreni la bazon de tiuj komentoj. La alia estas ankoraux preparata listigo de konsiloj por uzi Pasporton kiuj fontis el preparado por niaj klastaskoj. Indiku al Licxjo[
LeeM1023@email.msn.com] vian deziron ilin ricevi.

Mi havas unu peton. Cxiu kiu havas ian ideon aux demandon rilate la prezentadon de Pasporto kaj ankoraux ne skribis tion por mi, bonvolu sendi al mia retadreso[esperanto@principia.edu], kaj mi inkluzivos gxin en la materialoj kiujn mi nun preparas por helpi aliajn instrui nian novan videokurson.

Koran dankon al cxiu, kaj aparte al miaj komprenemaj kolegoj, kiuj cxion faris por ebligi mian partoprenon kaj vian plenan profiton de la dua semajno. Via amasa subteno de la cxi-jara sxangxita NASK bele montris ke tiun elprovitan ideon ni ne perdu, kaj ni antauxvidu helan evoluon en la estonteco.

Kun espero ke via hejmenvojagxo estos egale interesa kaj trankvila kiel la mia (imagu, nur 30 pasagxeroj en granda aviadilo!), mi antauxgxuas dauxran kontakton en nia cxeesta kaj virtuala Esperantujo. Ne tro energie tvistu, sed gxuu la vivon kaj vian laboron por nia afero!

Duncan Charters
(via kontrauxvole forfugxinta profesoro)

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la cxefpagxo