La NASKa Fasko Reiru al la ĉefpaĝo
Vidu ĉi tiun paĝon per X-metodo

Numero Dek (2001-7-13): Enhavo



Sonĝo Fariĝas Vero

P. V. Samuel

Estis la jaro 1958 kiam mi estis 23-jara junulo. Mi laboradis en Kuvajto en la Araba Golfo. Mi eniris en iun librovendejon kaj rigardis diversajn librojn. Subite unu libro tiris mian atenton: "INSTRUU AL VI MEM ESPERANTON". Mi pensis, kio estas Esperanto? Turnante la foliojn, mi komprenis ke ĝi estas lingvo. Mi simple deziris lerni la lingvon ĉar mi ĝenerale interesiĝas pri lingvoj. Sed, mi pensis, mi ne aĉetos ĝin nun, sed poste . . . Mi neniam sciis ke Esperanto estas la universala lingvo.

Tempo pasis. Jaroj forruliĝis. Mi forgesis ĉion pri Esperanto. Sed, per ĝenerala scio mi komprenis poste ke Esperanto estas la universala lingvo kaj mia intereso lerni ĝin revenis--eble post tridek jaroj! Do mi iris de vendejo al vendejo por aĉeti la Esperanto-libron. Sed ĝi troviĝis nenie! Finfine en 1990 mi bonŝance trovis la libron en iu librovendejo kaj tuj aĉetis ĝin. Mi planis lerni la lingvon senprokraste, kiam subite Kuvajto estis atakita kaj okupita de la najbara lando Irako, kaj mi kun mia familio kaj amikoj forkuris al Hindio kaj la Esperanto-libro estis perdita.

Esperanto signifas "iu, kiu esperas", ĉu ne? Post sep jaroj mi vidis reklamon en ĵurnalo en Bangaloro, Hindujo, ke estos dek-taga kurso de Esperanto senpaga! Mi aliĝis la kurson kaj tiel iĝis Esperantisto.

Finfine mi tre ĝojis kaj ekscitiĝis ke mi povis ĉeesti la NASK en San-Francisko. Estas strange ke mia junula sonĝo fariĝas vero en mia maljunula aĝo!

[supren al la numera enhavo]


Morto de Belul-ino

WEN Jingen

[antikva ĉina novelo]

Ofte belaj jun-uloj kaj jun-ul-inoj ek-amas unu la alian ĉe la unua renkont-iĝo. Amo igas ilin feliĉaj. Amo kreskas el du varmaj koroj. Amon oni ne povas vendi aŭ aĉeti. Sed iuj vir-inoj estas tre mal-riĉaj. Ili ne povas viv-teni sin. Ili devas vendi sian "amon". Tio estas, ke ili devas kuŝi kun viroj, nur se la viroj donas al ili monon. Tiaj vir-inoj estas "am-vend-ist-inoj". Am-vendistinoj mal-ofte havas veran amon. Vivo por ili estas ma-lfeliĉa. Sed multaj am-vend-ist-inoj estas bonaj vir-inoj. Ili deziras veran amon. Ili deziris vivi kiel ordinaraj homoj. Jen rakonto pri am-vendistino.

Tio okazis antaŭ kelk-cent jaroj. Du Ŝiniang estis am-vendististino. En ŝia urbo preskaŭ ĉiuj sciis ŝian nomon. Multaj riĉ-uloj vizit-ad-is ŝin. Ŝi tamen amis neniun el ili. Ĉar ŝi sciis, ke ĉe ili ŝi ne povas havi veran amon. Por ili ŝi estis nur "lud-ilo". Ŝi esperis, ke ŝi iu-tage renkontos bonan jun-ulon kaj tiam ŝi far-iĝos lia edz-ino.

Li Jia estis bela jun-ulo. Pro iu afero li venis el sia hejmo-urbo al la urbo de Du. Dum rest-ado en ŝia urbo li renkontis ŝin. Ili baldaŭ en-am-iĝis unu al alia. Li Jia kompren-eble devis doni monon al la "patr-ino", nome, la mastro de la "am-vend-ejo". Komence Li Jia havis monon. Tial li estis bon-vena. Li povis resti kun Du tage kaj nokte. Post jaro, lia mono for-uz-iĝis. La "patrino" fariĝis pli kaj pli malvarma al li. La "patrino" volis, ke li for-iru kaj ke Du akceptu aliajn mon-havajn virojn.

Sed Li Jia ne volis dis-iĝi de Du. Ankaŭ ŝi ne povis vivi sen li. Ŝi diris al li sian el-koran vorton: ŝi volis fariĝi lia edzino kaj per tio fini sian mal-homan vivon. Li Jia tre ĝojis.

Sed la "patrino" ne jes-is. Ŝi bezonis Du, ĉar Du povis hav-igi al ŝi riĉon. Du decide petis kaj repetis. Fin-fine la "patrino" diris:

"Vi povus for-iri nur se li pagus al mi 300 mon-erojn* en dek tagoj".

Ve! 300 moneroj ne signifas multon por aliaj, sed por Li Jia tro multe. Li petis de siaj amikoj helpon. Sed neniu helpis lin. En la sesa tago li sen-espere re-venis al Du kun mal-plenaj manoj. Ŝi diris al li: "Ne mal-ĝoju. Mi havas 150 monerojn. Vi devas hav-igi nur 150 mon-erojn". Fine Li Jia venis al lia plej bona amiko Liu Yuĉun. Li diris al li, ke li bezonas monon pro Du kaj Du el-kore amas lin, kaj Du jam donis 150 monerojn por li. Liu pensis, ke Du estas vere bona vir-ino kaj tial li helpis Li Jia per 150 moneroj.

Je la deka tago Li Jia donis 300 monerojn al la "patrino". La "patrino" volis re-preni sian vorton, sed ŝi ne povis. Du kun Li Jia ĝoj-plene for-iris.

De ŝia urbo ĝis lia urbo estis mult-taga iro. Sur-voje foje ili en ŝipo tra-noktis sur granda rivero. Tre ĝoja, Du kantis belajn kantojn por Li Jia. Ŝiajn kantojn aŭdis mal-bona viro en apud-a ŝipo. Tiu viro estis Sun Fu. Sun Fu rigardis al ŝia ŝipo kaj vidis ŝin. Ŝia belo mir-igis lin. Tiu-nokte li ne povis dormi pro pens-ado pri ŝi. Li deziris hav-igi al si la belan vir-inon. Li ne vere amis ŝin: li volis nur kuŝi kun ŝi. Li pensis kaj pensis, fine li havis ideon.

Li el-iris kaj demandis al Li Jia pri lia hejmo-urbo. Li Jia respondis al li. Sun Fu diris: "Bone! Bon-ege! Mi kaj vi ja estas sam-urb-anoj. Bon-volu veni al mia ŝipo kaj ni inter-parolu, ĉu bone"?

Li Jia venis en la ŝipon de Sun Fu. Sun Fu demandis, kiu estas tiu bel-ul-ino en lia ŝipo. Li Jia rakontis al li pri la amo inter li kaj Du. Sun Fu diris:

"Vi for-uzis ĉiun monon por la am-vend-ist-ino. Mi timas, ke via patro ne amos ŝin, ĉar ŝi ne estas bon-noma virino. Via familio estas bon-noma. Ĉu bon-noma familio povus havi mal-bon-noman am-vend-ist-inon kiel edzinon? Sciu, ke am-vend-ist-ino mal-bon-igos la nomon de via familio. Se via patro ne amos ŝin, li ne amos ankaŭ vin. Vi perdos patran amon por ĉiam. Vi estas bona filo. Por bona filo patra amo estas pli grava ol vir-ino, ĉu ne"?

"Ĉu? ...Kion fari? ..." ek-timis Li Jia.

"Mi havas bonan ideon. Mi havas multe da mono. Se vi donas la vir-inon al mi, mi donos al vi mil monerojn. Kun tiom da mono vi povos iri hejmen kaj diri al via patro, ke vi ne perdis monon en alia urbo. Tiam vi ne perdos patran amon kaj la nomo de via familio restos bona. Tiam vi povos facile edz-iĝi kun knabinon el bon-noma familio. Kiel vi opinias"?

"J...jes, sed mi ne scias, ĉu ŝi konsentos aŭ ne. Mi devas demandi ŝin".

Li Jia re-venis en sian ŝipon. Li diris al Du pri la ideo de Sun Fu. Du mal-varme ridis, rid-egis:

"Vere bon-ega ideo! Tuj diru al li, ke mi jes-is".

En la sekva mateno Du bel-vest-igis sin. Ŝi al-ven-igis Sun Fu. Tiu ĝoj-ege alportis mil monerojn. Li Jia akceptis la mon-erojn. Tiam Du el-prenis skatolon. Ŝi mal-fermis ĝin kaj montris multajn brilajn valor-aĵojn. Homoj ĉiuj miris: Tiom da valor-aĵoj oni ne povus aĉeti eĉ per dek-mil, cent-mil moneroj!

Du diris al Sun Fu:

"Mi kaj sinjoro Li tra-vivis multajn mal-facilojn. Hodiaŭ nia feliĉo estas ne mal-proksima. Vi havas mal-homan koron kaj per via lerta parolo perd-igis nian amon. Vi estas mal-homa ulo, vi estas mia mal-amik-ego. Mi mal-amas vin kaj eĉ post mia morto mi ne pardonos vin. Ĉu vi ankoraŭ deziras, ke mi far-iĝu via krom-vir-ino? For, vi mal-homo"!

Tiam ŝi sin turnis al Li Jia kaj aliaj homoj sur ŝipoj:

"Mi estas mal-feliĉa virino kaj falis en mal-homan vivon. Sed mi dezir-egis homan vivon. Dum jaroj mi kaŝe flanken-metis por mi monon. Mi esperis, ke la mono helpos min en edz-in-iĝa aranĝo, se mi renkontus kred-indan viron. Ek-de mia renkontiĝo kun sinjoro Li Jia, mi donis mian tutan koron al li. Mi esperis vivi kun li ĝis mia morto. Mi ne antaŭ-vidis, ke lia koro ŝanĝiĝos. Mia tuta espero nun perd-iĝis. Mi volas montri al li, ke mil moneroj signifas nenion. Plej kara en la mondo estas sen-ŝanĝa amo".

Li Jia kaj Sun Fu ne sciis kion fari aŭ diri, ili staris tie sen-move.

Du tenis la skatolon kaj ĵetis sin en la riveron. La rapida akvo baldaŭ portis ŝin for. Ve, tre brila junulino kun plej varma koro mal-aperis de la mondo!

Homoj sur ŝipoj mal-am-egis Li Jia kaj Sun Fu. Ĉiuj volis bati la du mal-am-ind-ulojn. Tiuj rapid-ege for-iris. Ili tiel tim-egis, ke ili grave mal-san-iĝis kaj post ne longe Sun Fu mortis.

Oni diras:

Se vi am-anton volas,
Vi amon devas koni;
Nur al amanto inda,
Vi koron povas doni.


(reverkis WEN Jingen)

------
klarigoj:
skatolo: ujo

[supren al la numera enhavo]


Ĝisaj Vortoj...

Ĝisaj Vortoj de la Redaktisto . . .

Mi volas ege danki al ĉiuj kiuj kontribuis al La NASKa FASKO dum la kursaro de 2001, ek de la unua numero:

Ellen Eddy, Amanda Higley, WEN Jingen, Derek Roff, Duncan Charters,Phil Dorcas, Tsuda Masao, Aarono Brown, Mikaelo Greco, Leonora G. Torres,Nathan Gant, Vernero Moeller, Tim Westover (kun apartaj dankoj pro la laboro rilate la retpaĝaron!), Carlos Salazar, Helen Hoskins, Abdoul Aziz Diallo, Normand Legault, Dori Vallon-Wheeler, Juuko Oono, Miyata Sadao, Shirley Beckwell, Helen Hoskins, P.V.Samuel, Leonora Torres.

Estis mia plezuro fari tiun ĉi laboron por vi, kaj vere sen via kontribuado estiĝus nenio.

Post nia reiro hejmen, mi sendos mesaĝon al ĉiuj kiuj havas e-poŝtadreson. Per simpla respondo, vi povos tuj informi ĉiujn ke vi sendifekte atingis vian hejmon, ke viaj valizoj ne perdiĝis dumvoje, ke viaj orfiŝoj fartas bone, kaj ke vi jam antaŭpreparas por la venontjara NASK. (Se vi ne havas e-poŝtadreson, estas malfacile dividi tiajn informojn simple kaj rekte. Mi konsilus ke vi antaŭaranĝu kun iu por plusendo de mesaĝoj per ordinara poŝto.)

Krome, mi informos kiel vi povos daŭre partopreni en la post-NASKa revuo La Fasko. La fino de la kursaro ne devus indiki la finon de viaj hejmtaskoj! Tute ne. Kial ne daŭre kontribui?

Ni kunvenis, kaj nun ni rapide disiros. Ne forgesu viajn spertojn ĉi tie, kaj ne forgesu la ligon inter ni. Ne estas pli bela loko ol en Esperantujo!

Liĉjo




"Moo - Icu - Ŝindemo - Ii"


Jen la bela japana esprimo pri la plej kara sperto. "Moo (jam), Icu (ĉiam ajn), Ŝindemo (povas morti), Ii (bona)". Entute la signifo estas "(ĉar mi estas plene kontenta en la NASK aŭ mi deziras nenion plu) mi nun facile povas forpasi, aŭ ĉiam ajn mi povas forpasi". Aŭ "(mi estas tiom kontenta pri la NASK, kiom) mi facile povas morti".

Mi dankas al ĉiuj zorgemaj zorgantoj, talentaj instruistoj, kaj bonkoraj gekursanoj.

Via,

TSUDA MASAO




Mi kunportos al mia lando grandan aron de mirindaĵoj:

La surprizigan tviston de Duncan, la profundan kaj belan voĉon de Grant, la trankviligan paciencan sintenon de Liĉjo, la emocion de Amanda kantanta "Sola", la gaja rido de Chizuko, sed . . . estas tiom granda kvanto por esti priskribita!

La plej bela kaj grava estas kiel, kvazaŭ magie, vi kune ebligis denove Esperantujon.

Leonora Gonzales Torres




San-Francisko denove gastigis min. Post intensa laborado finfine la filmado de Pasporto, kiun mi partoprenis, finiĝis. Mi multe nostalgios mian familion kaj mian Kafejon Zamenhof. Espereble la rezulto de nia laboro atingos multajn landojn kie la diversaj lernontoj sukcese lernos la esperantan lingvon kaj amos la Bonvolanojn.

Aliflanke la saĝaj instruadoj de niaj instruistoj kuraĝigis min por disvastigi pli profesie la esperantan lingvon.

Kiel la pasintaj NASK-oj, tiu ĉi permesis al mi ĝui la esperantistan gefratan etoson.

Ĝis tre baldaŭ,

Leonora Torres (Filisa)




Karaj GeNASKanoj,

Mi dankas al vi ĉiuj pro viaj amikecoj. Mi bedaŭrinde foriras 1 tagon pli frue ol vi, senĉeeste al unu sola. De nun mi ek-revojaĝos al Esperantujo kunportante "Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo".

Unue, mi direktiĝas al Japanujo, kie estas mia naskiĝlando kun malnovaj geamikoj esperantistaj.

Daŭre, okcidenten al Zagrebo, mi vojaĝos partopreni UK-on, t.e. UKujo kaj ankaŭ volonte konatiĝi kun novaj geamikoj tie.

Post unu jaro, mi revenos al NASKujo refoje.

Je la 10-a matene, 13-a de julio,

Sincere via,

Mirinda Mijata




Mi trovis la kurson pri "La Pasporto al la Tuta Mondo" tre interesa kaj helpema por lerni Esperanton.

Per la instruado de Grant Goodall mi lernis multajn manierojn kiuj povas esti uzataj por iu kiu volus instrui Esperanton per la video-bendo.

Ankaŭ plaĉas al mi renkonti tiom agrablajn Esperantistojn!

Helen Hoskins




Mi volas danki ĉiun kiu ajn helpis min dum mia vizito al la USF.

Mi estas la malplej sperta membro de la grupo, kaj vi etendis vian manon ĉiun fojon kiam mi bezonis ĝin. Mi esperas ke mi estis peninda!

Mi revenos al mia domo kaj daŭrigos mian studon de Esperanto. Vi plibonigis miajn ŝancojn konversi flue en Esperanto. Dankon al vi denove.

Ĝis baldaŭ!

Sincere,

Ŝatinda Shirley
(Shirley Beckwell)

7/12/01




Karaj gekursanoj,

Je la fino de la ĉi-jara NASK mi deziris adiaŭi vin en La NASKa Fasko ĉar mi ne havos la eblecon ĝisrevidi ĉiujn persone je la kutima okazo. Estis granda plezuro konatiĝi kun ĉiu el vi, kvankam mi profunde sentas bedaŭron ke la tempo devis esti tiel mallonga kaj la laboro pro tio tiel intensiva!

Jen rakonto pri du spertoj tuj post la forlaso de la kursaro ĉe USF. Unue, mi trovis min en taksio kun brazila ŝoforino plendanta ke la angla estas tiel malfacila ke malgraŭ granda deziro ŝi tute ne kapablas komunikiĝi adekvate kun la klientoj. Do lasta lingva surprizo por mi estis konversacio en la portugala pri la malfacilaĵoj de la angla fine de mia restado en Esperanta mikrokosmo en multkultura San-Francisko! Due, oni juĝis mian grandan valizon tro peza por la aviadilo, aŭ pli bone por tiuj kiuj devis ĝin liveri tien! 97 funtojn... Oni feliĉe trovis kartonan skatolon, kiun mi plenigis per PIV kaj kelkaj aliaj pezaj libroj kaj aparatoj, ĝis montriĝis akcepteblaj 68 funtoj sur la pezindikilo! Alia leciono, kiom ni esperantistoj ĉiam forportas de niaj kunestadoj, materie kaj simbole. Pro multaj kialoj mi profitis la ĉi-jaran sperton pli ol vi povas imagi, ĉar viaj personaj kvalitoj kaj la kvalito de via laboro estis por mi inspiraj kaj aparte riĉigaj.

Por tiuj kiuj deziras ricevi ilin, sekvos vin retpoŝte du dokumentoj kiujn mi preparis. Unu estas resumo pri seminario kiun ni okazigis antaŭ du jaroj post la Kongreso de ELNA en Sankta-Luiso. Tiu donos pli ĝeneralajn konsilojn rilate la instruadon de Esperanto, lau la spertoj kaj konkludoj de la seminarianoj, kaj nia kuna laboro certe preparis vin por kompreni la bazon de tiuj komentoj. La alia estas ankoraŭ preparata listigo de konsiloj por uzi Pasporton kiuj fontis el preparado por niaj klastaskoj. Indiku al Liĉjo[
LeeM1023@email.msn.com] vian deziron ilin ricevi.

Mi havas unu peton. Ĉiu kiu havas ian ideon aŭ demandon rilate la prezentadon de Pasporto kaj ankoraŭ ne skribis tion por mi, bonvolu sendi al mia retadreso[esperanto@principia.edu], kaj mi inkluzivos ĝin en la materialoj kiujn mi nun preparas por helpi aliajn instrui nian novan videokurson.

Koran dankon al ĉiu, kaj aparte al miaj komprenemaj kolegoj, kiuj ĉion faris por ebligi mian partoprenon kaj vian plenan profiton de la dua semajno. Via amasa subteno de la ĉi-jara ŝanĝita NASK bele montris ke tiun elprovitan ideon ni ne perdu, kaj ni antaŭvidu helan evoluon en la estonteco.

Kun espero ke via hejmenvojaĝo estos egale interesa kaj trankvila kiel la mia (imagu, nur 30 pasaĝeroj en granda aviadilo!), mi antaŭĝuas daŭran kontakton en nia ĉeesta kaj virtuala Esperantujo. Ne tro energie tvistu, sed ĝuu la vivon kaj vian laboron por nia afero!

Duncan Charters
(via kontraŭvole forfuĝinta profesoro)

[supren al la numera enhavo]



Reiru al la ĉefpaĝo