La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 9
10 Julio 2000

Enhavo
  • Felicxa? Aux malfelicxa?
  • Gvatemalo
  • Singardu Kontraux la Inkubo
  • Internacia Vespero
  • Japana Kaligrafio
  • Kastelo





Felicxa? Aux malfelicxa?

De Japanio mi venis al Usono per aeroplano. Kiel vi bone scias, por eksterlandanoj la plej grava afero por vojagxo estas ke ni devas kunporti pasporton. Kaj mi certe preparis gxin en mia sako antauxe kaj kelkfoje certigis. Unue mi planis veturi per trajno al la flughaveno NARITA. ( Mi bezonas cxirkaux 4 horojn por atingi gxin.) Auxdinte ke mi sola ekvojagxos, mia filo kaj bofilino sentis maltrankvilon (cxar mi malofte havas okazon uzi aviadilon), kaj afable proponis veturigi min per auxto gxis NARITA. Sed mi iomete timis, cxu mi povos atingi la flughavenon je gxusta horo, cxar tio dependas de la trafika stato. (Oni bezonas 2-4 horojn).

Matene je iom frua horo ni (mia filo kaj lia edzino kaj mi) ekiris de mia hejmo por eviti trafikan stagnon. Survoje ni gaje babiladis en la komforta auxto. Post cxirkaux 1 horo lia portebla telefono sonoris. Mia edzo vokis kaj demandis, cxu mi havas pasporton. Mi respondis, "Kompreneble jes". Sed li diris,"GXi estas cxi tie. Certigu!" kaj mi sercxis gxin en mia sako kaj en cxiuj posxoj. Ne! Mi paligxis. Kial? Kial ne? Mi ne povis kompreni.

Kiel mi faru! Se mi ne kunportas la pasporton, aux ne povas atingi gxustan tempon, mia vojagxo tute nuligxos! Mia koro forte batis kaj mi ne povis pensi ion ajn....

Mia filo kaj edzo kalkulis la bezonatan tempon kaj pensis kaj pensis, kiu estas pli bona, ke edzo kunportu gxin per trajno gxis flughaveno, aux la auxto revenu por ricevi gxin. Li decidis la duan, cxar felicxe en dimancxo sxoseo estas malplena. Revenante hejmen mi sentis malfelicxon. Ankoraux mi ne komprenis, kial mankas mia pasporto en mia sako.

Post nia ekiro cxe mia cxambro mia edzo rimarkis ion nekutiman. La rugxa malgranda kajero estis forlasita sur la breto. Senintence li prenis gxin kaj certigis, kio gxi estas. Rimarkinte la fakton li sercxis la telefon-numeron de filo, kiun li preskaux neniam uzis gxis tiam. Dank' al li mi sciis ke mi forgesis la plej gravan ajxon en mia cxambro. Kaj reveninte hejmen finfine mi vere prenis gxin en la posxo.

Ni denove ekveturis kun timo. Survoje mi pene klopodis rememori, kial la afero okazis. Kaj nur tia memoro aperis, ke mi prenis gxin el mia sako cxi-matene pensante, ke cxe flughaveno mi devos montri gxin kelkfoje, pro tio mi enmetu gxin en posxo. Sed ankoraux estas mistere, kial mi forlasis gxin sur la breto. Eble subite telefono sonoris, aux mia edzo vokis min.

Unuafoje mi veturis al NARITA per auxto sed neniun pejzagxon mi vidis tra fenestro pro maltrankvilo. Post cxio mi sukcesis atingi en suficxa tempo dank' al ili, kaj jam sentis lacegon antaux la longa vojagxo.

Pensante pri la akcidento, mi bone konvinkigxis, ke la portebla telefono estas vere utila!

MURATA Kazujo
Japanio

Gvatemalo

Ix K'a K'ij Ka, Janil'a ni kikot ri nu wanima jin k'o' iw'ik'in rix, ni matioxij chire ri Aja'w ruma ri nuya janil'a ronojel ri nivajo.

Mia nomo estas Loida Cumes, mi naskigxis en Gvatemalo. Mi havas 2 fratinojn kaj 3 fratojn. Mia familio apartenas a la Majaaj Indigxenaj popoloj. La nomo de mia popolo estas Kakcxikelan. Ankaux la nomo de la lingvo estas kakcxikelan.

Mi studas administradon de entrepreno kaj laboras en la Internacia Organizo pri Laboro kiel sekretariino. Nun mia organizajxo laboras pri la Fortigo de Kapablo Laulegxe Defendi Rajtojn de la Indigxenaj Homoj. Tiu organizo havas la taskon helpi la gejunulojn koni gxenerale legxon de la lando kaj koni gravan legxon de la propraj popoloj al kiuj junuloj apartenas. La legxo tre gravas por defendi la rajtojn de la popoloj.

Antaux jaroj kaj ankaux hodiaux la ricxaj homoj kiuj vivas en Gvatemalo ne respektis la malricxajn homojn. Dum 36 jaroj la registaro kaj la militistoj pro politikaj kialoj mortigis la Indigxenajn Homojn kaj prenis la teron kaj la posedrajton de la Indigxenaj popoloj. La indigxenaj popoloj multe laboris pri sia evoluo por konstrui al si pli bonan vivon. La Indigxenaj popoloj vivas ofte en la malfacilaj lokoj kie ili ne havas akvon, elektroservon, bonajn vojojn, busojn, lernejojn, hospitalojn, ktp.

Kun la projekto de mia organizajxo la gejunuloj povas studi kaj poste iri al la popoloj por apogi la aliajn personojn kiuj havas problemojn, ekzemple: Iu persono laboris cxe ricxaj homoj. La ricxaj homoj ne pagis lin; li devos jugxpeti por jugxi kontraux la malbonaj homoj. Sed multekostas la laboro de advokato, sed la laboristo estas malricxa. Li nek havas monon por mangxi nek por jugxi. Tiam li decidas ne akuzi la ricxulojn. Ktp.

Bone . . . Ankaux, mi apartenas al la Majaa Instituto de Esplorado, kiu laboras pri la evoluo de la Indigxenaj Popoloj kaj specife pri la konservado de la naturo. La Instituto havas 2 lenejojn kiuj instruas al lernantoj pri la protektado de la naturo kaj pri la mangxajxindustrio. Ankaux hodiaux la Instituto havas ideon fari esploradon por partoprenigi junajn homojn en kosmovizio Majaa pri publika politiko. La Instituto havas ideon kunlabori kun registaroj de malgrandaj urboj pri evoluo de komunumo. La instituto devas fari multajn kongresojn kun la aliaj malgrandaj popoloj, kaj poste kun regionaj popoloj, kaj poste granda nacia kongreso kien venas multaj gravaj reprezentantoj de diversaj Majaaj popoloj por akcepti la rezultojn de la esplorado kaj poste plenumi la ideojn kiuj estis tie prezentitaj. Tio estas tre grava afero. Tiamaniere la indigxenaj popoloj povus fari ke la registaro atentu al la problemo de Indigxenaj popoloj.

Sed nun la mono kiun la instituto havas ne estas suficxa por plenumi tiujn ideojn. La direktoro de la instituto devas fari multajn negocojn kun la prezidento de la lando, bankoj kaj kelkaj internaciaj organizajxoj kiuj apogas procezon de la indigxenaj popoloj de mia lando.

Loida CUMES
Gvatemalo

Simngardu Kontraux la Inkubo

INKUBO - 1965; nigra kaj blanka; 76 minutoj; en la esperanta lingvo kun anglaj subtitoloj

INKUBO estas horor-filmo el Usono kiu estas en la esperanta lingvo. GXi estis farita en la jaro 1965 kaj gxi filmigxis en nordkalifornio, en la "Big Sur" kampo.

GXi premieris cxe la Sanfranciska Filmfestivalo en 1965. La filmkritikistoj tre sxatis gxin. Tamen, cxiuj kopioj kaj la originala negativo detruigxis je la sama jaro kiam la filmlaboratorio, kiu enhavis la filmojn, akcidente detruis ilin. Dum la lastaj 35 jaroj, neniu spektis gxin. Lastatempe iu trovis gxisnunan nekonatan kopion en kamero en francio.

"LA EFIKO ESTAS MAKSIMUMA TERURO"- Paris Match, revuo de Francio.

INKUBO estas tre horora kaj timiga. GXi estas por nek la malfortkoruloj nek tiuj kiuj tre facile timigxas. GXi rakontas pri demonoj, malbonaj sorcxistinoj, kaj aliaj malbonegaj potencoj.

En la fantazia lando NOMEN TUUM, belegaj demoninoj cxasis tiujn, kiuj havis bonajn animojn, por koruptigi ilin kaj mortigi ilin. GXi estas fablo pri bono kontraux malico.

Kelkaj el la geaktoroj estas William Shatner, el Kanado kaj poste la stelo de la televidserio Star Trek; Allyson Ames, el Usono, kaj Milos Milos, el Jugoslavio, kiu estas la inkubo. La direktoro diris ke li estis influita de la japana kinarto, sed multaj filmkritikistoj diris ke la filmo estas tre simila al la verkoj de la euxropa direktoro Ingmar Bergman. La kinematografisto poste gajnis Akademian Premion ("Academy Award") en 1969 por sia laboro pri Butch Cassidy and the Sundance Kid kaj en 2000 por sia laboro pri American Beauty.

La produktisto ne volis ke la rakonto de la filmo okazu en reala loko. Por komuniki tion, li volis ke la geaktoroj ne parolu regionan lingvon. Unue, li provis uzi la galimatian lingvon de la romano Finnegan's Wake, kiu estas verko de la fama Irlanda auxtoro James Joyce. Sed li ne povis decxifri cxi tiun lingvon el la romano. Due, li provis uzi volapukon, alian konstruitan lingvon, sed la geaktoroj ne povis paroli gxin, cxar cxi tiu lingvo havis tro multajn konsonantojn kaj tro malmultajn vokalojn.

Laste, li klopodis uzi la esperantan lingvon kun sukceso. La geaktoroj povis paroli la esperantan lingvon. Tamen, neniu kiu prilaboris la filmon scipovis la esperantan lingvon. Do la geaktoroj malbone parolis gxin. Ekzemple, William Shatner ofte diris "kajx" anstataux "kaj". Sed la teksto de la dialogo estis en bona esperanto (gxi gramatike gxustis) kaj la geaktoroj rolis tre bone.

Por pli da informoj pri la filmo, bovolu viziti la ret-pagxon: www.incubusthefilm.com

Marko SEMICX'
Usono

Internacia Vespero

Dancu, dancu!
la ritmojn gxuu;
piedojn tretu;
taliojn skuu-
frap, frap, frap.

Kantu, kantu!
per mano-frapoj
takton tenu;
per balancaj kapoj-
klak, klak, klak.

Romancon auxdu
pri rido kaj ploro,
amo, morto, revivigxo
en estinta foro.

Larmu je rakontoj
pri luktoj en malricxo
de laux-rajtaj landposedantoj
por sia prestigxo.

Kion el japana ventumilo?
flirtan papilion?
kaj el largxa maniko-
sxvebantan fum-strion?

Ehu la ardan krion
de nigra kontinento.
GXi enfluas
kiel Nila torento.

Dancu, dancu,
okuloj flame brilas;
kantu, kantu,
vocxo sonorilas.

Langoj pliglatas ...
Koroj ehe batas ...

Dancu, dancu ...
Kantu, kantu ...

Lauxdu, ridu, kriu,
sen cxeso, sen cxeso,
gxis nokta mezo,
gxis ... tempo-forgeso!

Terglobo-ete eta;
cxiu ano-brakum-preta.

(Pli da biero-versxu!
kaj mi? versu.)

Frap, frap, frap ...
Klak, klak, klak ...

WEN Jingen
Cxinio

Japana Kaligrafio

En la 7-a de julio vespere, ni havis kunsidon pri la japana kaligrafio nomata "Verda Vespero". CXirkaux 20 personoj kolektigxis. Unue mi klarigis tri stilojn, Kanjxi, Hirakana kaj Katakana. Estis tre interese ke cxeestantoj bone divenis la sencojn de Kanjxi faritan de iu figuro.

Due post la klarigo de iloj, mi demonstris penik-manieron. Precipe mi volis ke cxeestantoj komprenu la gravecon de emocio en penikado.

Poste, cxiuj gxuis penikadon, Kanjxi kaj Hirakana laux ekzemploj.

De du tagoj antauxe, mi mem preparis dekkelkajn etajn artajxojn por cxeestantoj, kaj mi kredas ke ili gxuis ilin.

GXuste tiu tago estis en nia lando "Stela Festo". En tiu tago oni skribas sian deziron sur papero, kaj pendigas gxin sur bambuo "nana" por ke gxi realigxu. Ni kune gxuis la feston.

Yumiko FUJII
Japanio

Kastelo

CXi tie, estos nenio homara. La herboj kreskos senlime, cxar ili havos la tutan mondon. Inter montetoj, birdoj flugos, portataj de la forta vento, kiu skuas la arbojn kaj levas la karban polvon de forjxetita tero. Papilioj sidigxos apud fragmentoj da metalo kaj sxtonoj de marmoro. Subite, pluvos-la riveretoj falos el la rokoj al la soifanta grundo, kunigxas kaj fluos ien, preter la pezaj nuboj. CXi tio ne estas stranga afero. La pluvado ekzistas nun, kiam la montetoj estas montoj, kaj la rivereto estas rivero, kaj marmoro ne sxtonoj, sed kolonoj, rompitaj de homaro kaj temp'. Trans cxi tiun grundon plena de antikvaj metaleroj iras piedoj. Kiaj piedoj? Certe modernaj-de la plej famaj nomoj en la okupita mondo, semitaj per domoj, fabrikoj, urboj. CXio estas kovrita de bruligitaj karboj, uzitaj de homoj. Kiaj homoj? Tempo kaj ter' ne scias, cxar ili memoras nur la tusxadon de rapide movigxantaj kruroj, la mallauxtan "fomp fomp" de kurantaj knaboj, ludantaj per pilkoj kaj frisboj. Ili ne vere konas la lokon-cxi tiu nun estas ludejo, kie multaj infanoj, antaux multaj jaroj, ludas kaj kantas kaj vivas, same kiel aliaj, pli malnovaj-friponaj geknaboj inter festenemaj regxo kaj regxino, kortego tutlanda, kiam la lando estis monarkio, kaj la kolonoj ne rompitaj, sed altaj kaj fortaj, kaj la montoj estis montegoj, sur kiuj situis vilagxetoj kaj riverego. Sur la plej alta, la plej granda, la plej grava montego estis la kastelo, sub la brilo de la sun' kaj la lumo de la lun'. Interne sidis la mosxto, kiu festenis kun siaj geamikoj kaj parencoj de multaj regionoj. Muzikistoj ludis, kaj la homoj parolis pri la estonteco-la rikolto, la vintro. Dum cxi tiu gxoja momento, sidis sola servistino, kiu pensis ne pri la estonteco, sed pri la plej malproskima pasinteco, nekomprenebla de la aliaj, kiuj estas plenigitaj de mangxado kaj muziko. Sola, sidante en la plej malhela angulo en la helplena kastelo, inter fortikaj kolonoj, konstruitaj de belega marmoro, kiuj certe dauxros longe kaj fiere dum la venontaj jarmiloj, sxi revis pri la forpasinteco, kiam ne estis kastelo, nur la mondo de la naturo, kaj pri kiel homaro venis cxi tien, al cxi tiu gravega kaj mirinda momento, kaj, vidante la dancantajn flamojn de l' karbonbruligan fajron, sxi pensis, kiel malprokisma estas la preskaux-songxa pasinteco, kiam estis nenio homara, kaj la herboj kreskis senlime.

Tim WESTOVER
Usono






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover