La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 8
7 Julio 2000

Enhavo
  • San-Francisko





San-Francisko

San-Francisko estas stranga kaj mirinda loko. Mi klopodis foriri de cxi tiu loko multfoje, sed mi ankoraux ne sukcesis. Spite de la amasoj da homoj, la lauxta bruo, la rubajxplenaj stratoj, kaj la strecxigxo de cxiutaga vivo, cxiam min retiras mia urbo. La kialoj por tiu allogo estas multoblaj. Diverskulturaj najborejoj trovigxas kun fremdaj restoracioj cxiuspecaj , pentritaj muregoj, kaj butikoj en kiuj oni ofertas produktojn de cxiu parto de la mondo. Vendejoj de novaj kaj brokantaj libroj, kafejoj, trinkejoj, muzeoj, kaj kinejoj distras kun sia neniamcxesanta diverseco. La manko de tiaj haveblajxoj en aliaj lokoj estas unu el la cxefaj motivoj por miaj retrologxigxoj. Preskaux cxiu lingvo audigxas en niaj stratoj, cxu ili elvenas aux de turistoj au de enmigrintoj, oni neniam scios. La lokanoj estas konataj por siaj toleremo, varmeco, kaj malfermeco. Ili bezonas tiujn karakterojn, cxar ofte anoj de multdiversaj subkulturoj trafetas onin neatendite. Ecx se la persono sxajnas al vi normala, la menso versxajne plenigxas kun nekutimaj ideoj, filozofioj, religioj, vidpunktoj, ktp. Ni havas nur iujn okcent mil personojn kiuj logxas en la urbo mem, kaj la dimensioj de la duoninsulo estas cxirkau sep mejloj kvadrataj. Ankaux ni havas proksime la cxirkauajn urbojn kiel Berkeley, Oakland, kaj Marin, plus la multajn antauxurbojn. Milionoj da homoj venas al kaj for de cxi tie cxiutage por labori, turisti, aux sin amuzi.

Kiam mi promenas tra la stratoj, mi cxiam vidas iun novan domon, pregxejon, konstruajxon, restoracion, aux butikon, iam pro la dauxra sxangxigxo kiu konstante okazas, aux pro mia pli fresxa atento al la cxirkauajxoj. Etaj kaj grandaj parkoj cxie disigxas tra la tuta urbo, kaj sekretaj arbaretaj lokoj iam kun lignaj aux betonaj sxtuparoj inter la viktorianaj domoj subite ekaperas dum miaj kutimaj longdauxraj marsxadoj. Unu el miaj preferataj arbaroj en la mondo estas tuj trans la Ora Ponto, kiu nomigxas Monto Tamalpais. La longforirintaj indigxenoj sentis ke tiu monto estas sankta, kaj cxe la supro, super la turistoj en la Arbaro Muir, en la malhela silenco oni ekscias ke ili pravis. Sub la sekvojoj, lauxroj, kaj verdplenaj filikoj kusxas pli seka tereno, kun kverkoj kaj diversaj specoj de arbustoj, malaltaj floroj kaj pli da suno. Kaj kompreneble la plagxoj. Oni povas nenien iri sen trafado de la marbordo. Tiaj trankvilaj lokoj ege necesas al ni urbanoj por malstrecxigxi.

Najbaraj festoj kaj paradoj okazas tutjare. En Cxinurbeto paradas drakoj kun miliardoj da piroteknikajxoj dum la cxina novjaro. En Japanurbeto oni festas la printempon kun cxerizpetaloj jxetitaj de infanaj manoj, kun tamboregoj batitaj de teamoj de homoj, kaj kompreneble nepre ne forgesu la belan Printempan Regxinon. Somere okazas la plej granda, cxiam kicxa, kaj iam sxoka samseksama parado laux nia cefurba strato sur kiu videblas cxielarkaj flagoj, irizrobitaj viroj, surmotorcikle ledvestitaj virinoj, kaj cxiamdancantaj korpoj. Nokte en auxtuno dum la meksikdevena Tago de la Mortintoj (ordinare konata kiel la Tago de Cxiuj Sanktuloj) aperas kiel fantomoj elpaperfaritaj kranioj, skeletoj, kaj mangxajxoj por la karamataj mortintoj, kaj ankaux kun likvoroj, kandeloj, kaj pli privataj aferoj ornamigxas tombejoj.

Sean Griffin
Usono






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover