La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 6
5 Julio 2000

Enhavo
  • Kiuj Ankoraux Auxdas
  • Mia Vojagxo Rusion
  • Saluton el San Francisko!
  • Anoncaro/Reza-ejo





Kiuj Ankoraux Auxdas

Kiam lingvo estas instruata, studantoj-konscie aux senkonscie-emas imiti instruistojn. Studantoj lernas vortprovizon, regulojn gramatikajn, kaj prononcon de instruistoj. Ili retenas ne nur bazajn principojn, sed ankaux la idiosinkraziojn de instruistoj.

Mi memoras pri teologia profesoro en seminario, kiu havis aflikton evidentan pro unu sxultro estante pli malalta ol la alia. Kelkaj el liaj studentoj diplomigxis por prediki elmontrante pozicion kun unu sxultro malalta.

En Esperanto precizeco estas grava ne nur en gramatikaj reguloj, sed ankaux en reguloj de prononco. Preciza prononcado de vokaloj malebligas ke oni estu miskomprenata. Pripensu la diferencojn inter tiel kaj tial, -ecx- kaj -acx- , kiam kaj kiom.

Antaux kelkaj jaroj iuj instruistoj elmontris iajn idiosinkaziojn, kiuj deviis el la normo. Iliaj studantoj imitis ilin, kaj sekve tiuj estis disvastigitaj per generacioj de lernantoj kiuj nun disvastigas kaj bonajn kaj malbonajn kutimojn. Mi rimarkis du el tiaj:

Unue, mi cxagrenigxas auxdi gxeneralan malprecizacan prononcon de la pluralo de demonstrativaj pronomoj: anstataux la gxustaj i-uj, ki-uj, ti-uj, ci-uj, ne-ni-uj, mi auxdas i-uxi, ki-uxi, ti-uxi, ci-uxi, ne-ni-uxi. Oni prononcas cion alian perfekte, gxis la supraj vortoj.

Due, malpli ofta okazo estas la misprononcaco de vortoj finigxantaj en -aux, ekzemple preskaux, hieraux, ankaux, anstataux. Mi iam auxdas presku, hieru, anku, anstatu.

Cxi tio ne estas tiel bagatela kiel vi eble pensus. Ne gravas cxu tio iniciatigxis per afekto aux neprecizeco. Esperanto jam havas multe da sondiverseco kontribuita per kutimoj de diverslingvaj parolantoj. Se ni ne atentos precizon, nia lingvo povos igxi simila al la angla au la franca.

Anatole LUBOVICH
Usono

Mia Vojagxo Rusion

Lastan marton, mi vojagxis al Rusio kun mia amikino, Marge, kiu estis adoptonta bebinon. Si estas frauxlino, kaj volis helpon kun la vojagxo. Kaj sxi scias kiom mi sxatas vojagxi kaj sxi invitis min partopreni.

Ni alvenis Moskvon, kaj du tre agrablaj virinoj atendis nin en la flughaveno. Unu, Lidia, estas longtempa membro de SERVAS; la alia, Bella, nia gastiganto, estis novo membro de SERVAS. SERVAS estas organizo kiel Pasporta Servo. La celo estas antauxenigi universalan pacon per kunigado de personoj el malsamaj kulturoj. Kiam oni aligxas, oni ricevas liston de membroj kiuj invitas vin resti en iliaj hejmoj.

Mia amikino Marge estas religia judo, kaj mi estas malpli religia judo kaj ni ambaux volis viziti la Moskvan sinagogon. Ni ne parolas iom ajn de la rusa, sed la plimulto de la membroj de la sinagogo estis maljunuloj kaj multaj parolas la jidan (judgermanan). Mi neniam lernis la jidan, sed mi parolas iom la germanan kaj iom la hebrean. Kiam oni kombinas la du lingvojn, tio similas al la jida. Do mi povis paroli kun ili.

Poste ni flugis al Jekatarinburg (antauxe konata kiel Sverdlovsk), kie logxis la bebino en la orfejo. Kiam ni alvenis, ni iris rekte al la orfejo, kaj Marge kaj mi renkontis sxian filinon. Sxi nomigis Olga, sed Marge sxangxis sxian nomon al Mariana. Sxia agxo estis dek kvin monatoj. De la komenco, sxi interesigxis sed hezitis. Oni ne scias kion komprenas infano de dek kvin monatoj. Sxi iris volonte al sia novo patrino, sed estis tre rigida kaj ne ridetis. Ni parolis kaj ludis kun sxi dum du horoj kaj foriris. Ni revenis la venontan tagon kaj faris la samon. Gxis la tria tago, sxi estis klare kontenta vidi nin kaj kiam ni prenis sxin kun ni, sxi estis kontenta veni kun ni. La solan fojon kiam sxi iam ploris estis kiam sxi finis sian nutrajxon kaj ni ne donis tuj la venontan pladon. Aux kiam ni sxin banis.

Dum nia vojagxo, la situacio en Bosnio malbonigxis tage. Ni neniam pensis ke gxi efikos nian vojagxon. Dum la tempo kiam ni estis en Jekatarinburg, komencigxis la usonaj aeratakoj tie. Tuj poste, Rusio protestis la aeratakojn. Estis dum cxi tiu tempo ke ni devis kompletigi la adoptadon. Ni devis porti Marianan al la usona ambasadejo kaj plenskribi paperojn por kunporti Marianan al Usono. Ni rapidigis la aferojn por povi iri al la ambasadejo je vendredo anstataux je lundo. Car ni ne komprenis la novajxelsendojn, ni havis nur malprecizan ideon pri kio okazis. Do ni surprizigxis vidi centojn de protestantoj antaux la ambasadejo, plena de malamo por nia registaro kaj gxia politiko.

Miaj sentoj estis miksitaj. Mi estis aktiva en la movado por liberigi sovetajn judojn ek de la sepdekaj jaroj. Mi tre kontentis vidi personojn kiuj povis protesti sen timi pri punado aux enkarcerigado. Bedauxrinde, ili perfortis antaux la konstruajxo kiun ni devis eniri. Bonsance nia kondukisto sciis pri la malantaua pordo kaj la procezo iris bone kaj rapide. Marge ricevis cxiujn paperojn kaj ni estis liberaj reveni hejmen.

Mi volis trovi esperantistojn, kaj Alex Karkovsky, Novjorka esperantisto donis al mi kelkajn nomojn. Sed ni ne havis multe da tempo nek en Moskvo nek en Jekatarinburg. Ankaux, mi estis tie unue por helpi Marge, kaj sxi ne estas esperantisto, do sxi ne volis viziti personojn kun kiuj sxi ne povas paroli. Do mi ne havis kontakton kun iuj Esperantistoj.

Estas nun precize uno jaro post nia vojago. Mariana festis sian duan naskigxtagon kaj vivas tre kontente unu blokon for de Central Park. Sxi havas rus-parolantan vartistinon do sxi nun lernas la rusan kaj la anglan. Sxi estas tre kontenta. Sxia patrino, Marge, estas ankaux tre kontenta, (sxi jam parolas pri dua bebino). Mi tre sxatas viziti ilin kaj Mariana tre sxatas miajn vizitojn.

Susan KOHN
Usono

Saluton el San Francisko!

Nun mi ricevas tre interesan kaj fruktoplenan lecionon en la Somera Kursaro de San Francisko-Stata Universitato (nomata "la Nord- Amerika Somera Kursaro 2000") de la 26-a de junio gxis la 14-a de julio.

Kolektigxas pli ol 40 kursanoj el 11 landoj; krom usonanoj trovigxas japanoj(5), kostarikanoj(2), gvatemalano(1), cino(1), senegaliano(1), kanadanoj(2), rumanoj(2), rusoj(3), Iranano(gvidanto), kroato(gvidantino); sufice internacia, cu ne? Kaj ilia agxo estas de 9 gis 75 jaroj.

Ciutage ni gxuas ne nur la kurson sed ankaux la vivon de Esperantujo. En la mangejo tri fojojn tage ni povas konversacii kun samkursanoj kaj ankaux kun gvidantoj. Vespere s-ro Reza okazigas diversajn distrajojn, ekzemple prezentado de landa kulturo kaj filmo kaj kantado. Jam s-ro SAIKI Akira prezentis pri ORIGAMI, s-ro NONOMURA Yo prezentis pri Te-celemonio kaj s-ino HUJII Yumiko okazigos prelegon pri japana kaligrafio.

La plej amuza afero por mi estis, mi petis usonan amikon traduki mian esperantan leteron por mia edzo en la anglan lingvon. Cxar cxi tie mi ne povas uzi la japanan literon en komputilo. Kiam mi deziras sendi mian mesagon al Japanio, mi devas uzi nur la latinajn literojn. Sed bedauxrinde en mia kapo ne restas ecx unu angla vorto. Ho ve!

MURATA Kazuyo
Japanio

Peto el Japanio al Angla-Lingvaj Kursanoj

Jen interesa peto de iu japana E-isto. Cxu vi deziras helpi pri la tasko? Bv kontakti kun Reza.

Dankon pro via preteco helpi min! Jen pri kio temas la tuta afero.
1) mi intencas verki eseon pri kompara studo de metaforoj inter Esperanto, la japana kaj la angla.
2) la eseo estos submetota al mia profesoro, sen intenco de publikigxo. Se iam eventuale gxi publikigxus, mi provus informi la tradukintojn de la frazoj.
3) estu du aux tri denaskaj anglalingvanoj kun bona kono de Esperanto, kiuj traduku la cxi-subajn Esperantlingvajn frazojn en la anglan. Iliaj rezultoj ne nepre bezonas akordigxi; ili laboru sendepende.
4) en mia eseo mi mencios la nomojn de la tradukintoj por ilin danki kaj ankau por font-indiko. Do, bonvolu konigi al mi iliajn nomojn (plus kontakt-adresojn k.s.)
5) tradukante oni bonvolu iom bone pripensi, sed ne tro, cxar gravas la intuicio de denaskulo. Eblas ankaux konsulti vortaron au diskuti kun aliaj, sed tio ankau ne tro ekscese.
6) la frazoj venas de PIV, Zamenhofa Ekzemplaro kaj unu originala romano. Plej ofte do mi mem ne scias la kuntekstojn, en kiuj la frazoj originale sidis. Gravas fakte kiel oni tradukas sen la kunteksta scio.


Kaj jen la frazoj:
a) mensogo nature elfluis el lia busxo
b) alfluis denove la vocxo tra la mikrofono
c) la belaj historioj fluis el liaj lipoj
c) el tiu nebulo fluis ne-homaj kriegoj
d) ilia parolo fluas dolcxe kaj agrable
e) cxe tablo malplena babilo ne fluas (proverbo)
f) tiajn flatajn vortojn li sutis
g) jus de sxiaj lipoj estis deglitonta la venena vorto
g) la lasta vorto eglitis el sxia busxo
h) grandaj ideoj elkrespuskigxis en mia animo
h) venis al mi en la kapon felicxa penso
i) kia nova strangajxo enflugis al vi en la kapon?
j) elversxi sur iun koleron
j) elversxi antau li vian koron
k) versxi sur iun insultojn


Anoncaro/Reza-ejo

VOJAGXU SENPAGE, SED PERPAGXE: Vi povas viziti la urbon "San Isidro" kie logxas kursano Carlos Salazar ce www.bruncanet.com kaj la Kostarika Teknologia Instituto, kie laboras kursano Guido Hernandez-Marin, cxe www.itcr.ac.cr. Estas belaj fotoj kun multe da koloro.

EKSKURSO AL MONTO "TAMALPAIS": Loka esperantisto Don Harlow gvidos piedekskurson sur la Monto Tamalpais cxi-sabate. Vidu la pagxon pri la ekskurso kiun li preparis por ni.

PRI MAJAA KULTURO KAJ VIVO: Hodiaux vespere ni havos prelegeton de Loida (el Gvatemalo) pri Majaa kulturo kaj post tio ni montros la vidbendon rilate al tio. Bedauxrinde la bendo estas en la hispana lingvo kun anglaj skriboj sur la ekrano. La horo kiel kutime estas la 7a ptm.







Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover