La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 3
29 Junio 2000

Enhavo
  • Mia Decido pri la Somera Kurso
  • Aventuro en San-Francisko





Mia Decido pri la Somera Kurso

Lasta sabate mi ricevis de s-ro Reza la informilon pri la somera kurso en NASK. Leginte gxin mi ekkonis, ke s-ino Spomenka Stimec el Zagrebo farigxos unu el la gvidantoj. Dum longa tempo, ekde mi komencis lerni E-on mi foje auxdis sxian parolon pere de lernomaterialoj, kaj multe admiras sxin. Sxia vocxo estas tre bela kaj klara. Poste mi legis sxian verkon "Nesenditaj leteroj el Japanio", kaj auxdis pri sxia amikeco kun s-ro Mori Shingo. Kvankam mi ne multe scias pri sxi, tamen bone kutimigxas kun sxia vocxo pere de sonbendo. Antauxe mi jam auxdis, ke s-ro Reza estas invitata kiel help-instruisto de la kurso. Tio estas granda motivo por mi partopreni en gxi, cxar mi estas timema, mi ne havas kuragxon sola viziti Usonon.

Kiam mi esprimis mian sopiron pri Spomenka al mia edzo, li rekomendis al mi ke mi nepre partoprenu en gxi. Gxis tiam mi tute ne pensis ke mi denove iros tien, cxar tio estas tro multekosta por mi (bezonas pli ol 3000 dolarojn), kaj malfacile gxajni tri feriajn semajnojn.

Sed mia edzo diris, " Se vi havas sxancon kiel eble plej frue partoprenu, se ne vi bedauxros tion. Ne pensu la elspezon, gxi estas ne grava afero." Do mi decidis tion. Kiel gxoja mi estos, ke mi povos vojagxi kun s-ro Reza trankvile ! Mi sentas, ke mi songxas.

Tamen mi havas unu problemon, kion mi devas peti permeson de multaj personoj. Lasta jare mi ekhavis kelkajn geamikojn en Vjetnamio, kiam mi partoprenis en Azia Kongreso. Kaj kun ili mi promesis cxeesti en la IJK en Hong Kongo. Krome mi proponis tion al kelkaj japanaj E-istoj, cxar IJK malofte okazas en Azio proksime de nia lando.

Kaj mi sendis pardonpet-leteron al ili. Felicxe ili sendis al mi afablajn kaj kuragxigajn respondojn. Tial mi estas nun cxi tie.

MURATA Kazuyo
Japanio

Aventuro en San-Francisko

La unuan fojon en mia vivo mi pasigas mian naskigxtagon for de hejmo, ne ie sed en Usono, San-Francisko. Post la tagmangxo, ni decidis eksplori la urbocentron. Dum kvarono de horo ni sercxis la elirejon de kampuso; finfine ni trovis gxin kaj per M-trajno ni alvenis en la stacidomo "Civic Center".

La plej mirinda afero estis la suno kiu brilas tre forte kaj kiun ni ne vidis dum du tagoj. Ni sentigxis kiel en alia lando, nia logxejo aspektis pli proksime al Alasko.

Kun du dolaroj ni acxetis biletojn por la fama kablotramo kaj per gxi ni promenis gxis la tre konata strato "Lombard". Sur la mezo de tiu cxi strato estas multaj floroj, inter kiuj la veturiloj devas tre atente kaj malrapide cxirkauxiri.

Poste, per piedoj ni iris al "Fisherman's Wharf" de kie foriras la sxipoj por Alcatraz Malliberejo kaj aliaj celoj en la golfo. Por la vizito de malliberejo ne estis biletoj pli frue ol jxaudo.

Por la reveno duonhoron ni promenis gxis la metrostacio "Embarcadero" de kie per M-trajno ni alvenis en la kampuso.

Estis tre interesa ekskurso kaj ni rekomendas al vi viziti la urbon.

Camelia kaj Catalin POP
Rumanio






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover