La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 2
28 Junio 2000

Enhavo
  • La Videofilmo En Somera Vilao Finfine Aperis!
  • Memoro: Gxardeno en Vintro





La Videofilmo En Somera Vilao Finfine Aperis!

Saluton! Ni estas Vilaanoj, Tokia Esperanto-Grupo, kiu fondigis antaux unu jaro por fari esperantan filmon. Filmon, kiu utilus kaj por diligenta memlernanto, kiu volas plilargxigi sian vortstokon kaj por fervora instruisto, kiu per gxi povas ricxigi la enhavon de sia kurso kaj ankaux por simpla enuigita esperantisto, kiu volas rigardi gajan, amuzan rakonton en nia lingvo.

Kaj jen la filmo estas preskaux preta. Gxi estis filmita en bela, pitoreska montaro Jacugatake, kie trovigxas esperanta domo posedata de Japana Esperanto-Instituto. La rakonto estas bazita sur la novelo de Anton Cxehov. Geedza paro kaj la kuzo de la edzino alvenas al sia somervilao por libertempi. Antauxvideblas kutima enua vilaumado. Tamen subite okazas io stranga: la edzo ricevas neatenditan sekretan leteron, amleteron! Tio farigxas kauxzo de la tuta cxeno de neatenditaj, surprizaj okazajxoj. Cxu vi volas scii, kion povas kauxzi unu simpla amletero? Do bonvolu rigardi nian filmon!

Por ni, vilaanoj tiu cxi filmo havas specialan valoron. Gxi estas nia unua provo, ni komencis gxin tute malspertaj kaj, kiel vi povas imagi, ni havis multajn problemojn pro tio. Ni deziris fari la filmon tute propraforte kaj tio kostis nin multe da tempo kaj klopodo. Filmado, redaktado, preparo de libreto kiu akompanos la videobendon kaj desegno de gxia kovrilo, cxion ni mem faris! Kaj kompreneble la muzikon ankaux. Faris gxin nia filma Edzo. Ankaux li kantas la cxefkanton de nia filmo. Kaj nia filma mastrumistino ludas pianon. Post la cxefa filmo ni aldonis specialan parton. Tiu parto malkovras iomete kiel ni faris nian filmon kaj kiaj preparoj estis bezonataj. Gxi montras ankaux kiajn fusxojn ni faris. La rezulto de niaj klopodoj baldaux estos en viaj manoj. Via aprezo de gxi estos por ni plej granda premio! Bonvolu bone gxui la filmon. Gxis baldauxa revido!

Memoro: Gxardeno en Vintro

Cxu vi, eble, rememoras la tempon,
Kiam ni staris en la gxardeneto,
Inter floroj plorantaj en la vento
De malfrua sezono, kaj, solene
Ni vidis tiujn kokonojn rompigxi
Sub firmaj paltoj, gxis, klapi flugilojn,
Papilioj vekigxis de ilia sxangx'?
Cu vi bone rememoras, kiel mi,
Kiel tiuj sxeloj falis surteren,
Kiel papilioj, brilkolorataj,
Forfrapis polvon de la peza nokto,
Kiel ili forpusxis fuman aeron,
Dum ili plialtigxis, preter la turoj,
Gxis la cxiel'.

Tim Westover
Usono






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover