La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 13
14 Julio 2000

Enhavo
  • Adiaux? Ne, Gxis la!
  • La Lasta Vespero Kune . . .





Adiaux? Ne, Gxis la!

Jen, rapide forpasis la 3-semajna kursaro cxe SFSXU. Sed kian bonan sperton ni cxiuj havis, cxu ne? Mi simple ne povas imagi pli bonajn tri semajnojn. Mi kredas ke ni havis ion unikan, specialan, eksterordinaran; ni havis veran esperantistan komunumon, en kiu ni povis paroli la lingvon de la unua momento matene (kvankam eble ne tre klare je tiu frua horo!) gxis la fino de la plenplena tago. Ecx en Universala Kongreso oni ne havas tri semajnojn en Esperantio. Krome, ni ne nur logxis en Esperantio, sed en granda amika rondo, en kiu cxiuj felicxe kaj sengxene kunvivis kaj kunlaboris. Ni vidis grandajn talenton kaj kreivpovon.

Mi volas danki multajn por la grandega laboro de la kursaro. Tiaj eventoj ne okazas hazarde kaj spontanee! Ellen Eddy, kompreneble, sursxultrigis la tutan zorgon por ni cxiuj. Mi ofte miris dum la kursaro, ke sxi cxiam (t.e., CXIAM) estis felicxa, kompleza, helpema, atentema, diligenta. Ofte mi rigardis sxin dum multaj faris demandojn, petis helpon, ktp, kaj cxiuj ricevis sxian plenan atenton. Ni sxuldas grandan sxuldon al sxi, kaj mi esperas ke cxiuj diros "dankon" antaux ol foriri.

La instruistoj laboris forte por havigi al ni bonegajn klasojn. Grant Goodall kunordigis multajn akademiajn aferojn, krom la instruadajn planojn. Spomenka SXtimec dividis kun ni sian vivosperton kaj lingvan spertecon, kaj malfermis por ni aliajn kulturojn kaj mondpartojn. (Mi ne komprenas precize kiel sxi povas scii ion pri cxiu kiu iam ekzistis en Esperantio, sed versxajne tiel estas . . . ) Kaj Dennis Keefe portis el Francio unikan didaktikan metodon por la komencantoj kaj progresantoj. Dankojn al cxiuj!

Reza Kher-Khah helpis multflanke, kaj kunordigis eksterklasajn eventojn. Kiel redaktisto, mi dankas lin por cxiutaga informado kaj anoncado. Li mondskale distribuis multajn informojn pri ni kaj niaj klasoj, instigis novan ret-pagxon por NASK, kaj ofte felicxigis nin.

Nun mi deziras danki cxiujn kiuj kontribuis al la taga jxurnalo, la NASKa Fasko. CXi jaro estis mia unua sperto en la laboro, kaj mi lernis multon. Mi dankas la kursanojn por la entuziasmo, subteno, kaj preteco por helpi.

Kaj kiuj rekte kontribuis?

  • Camilla Thomas, poezio
  • Susan Kohn, anonco kaj artikolo
  • Bill Maxey, multe da informado pri la ekzamenoj
  • Tim Westover, poezio, ret-pagxo, eksperimenta prozajxo
  • Akira SAIKI, pri origamio, vojagx-artikolo
  • Kazuyo MURATA, oftaj raportoj kaj artikoloj
  • Carolos Salazar, pri Pasporta Servo
  • Sean Griffin, poemo, artikolo pri la bela urbo
  • Camelia kaj Catalin Pop, pri la ekskursa aventuro kaj lasta vespero
  • Yo NONOMURA, te-ceremonio
  • Meredith Simon, La Tago de Kanado, vortenigmo
  • Lana Shlafer, informado
  • Mikaelo Greco, poezio
  • Allan Simon, lingvo-problemo en Kanado
  • WEN Jingen, poezio, artikolo
  • Anatole Lubovich, artikolo, poezio
  • Sekretaj helpantoj por la "NASKa FIASKO"
  • Yumiko Fujii, pri japana kaligrafio kaj la "stela festo"
  • Loida Cumes-Simon, Gvatemalo kaj Indigxenaj Dialogoj
  • Marko Semicx, "Inkubo"
  • Joel Brozovsky, ekskurso al nebulmonto
  • Spomenka SXtimec, internacia poezia vespero
  • Frances Acheson, letero
  • Lorraine Bouchard, tradukoj
  • Dori Vallon-Wheeler, poemo
Cxu mi maltrafis iun? Se jes, mi petas pardonon, sed estas klare ke sen vi ni ne havus tagan jxurnalon. Mi neniam malhavis suficxe da materialo; cxiun tagon la gxustaj aferoj venis en miajn manojn. Al mi restis nur la teknika parto de kunmetado kaj publikigado. Kaj fermante, mi diras ke estis kaj mia plezuro kaj mia honoro subteni la someran kursaron tiumaniere.

Gxis!

Lee MILLER
Usono

La Lasta Vespero Kune . . .

Bedauxrinde jam alvenas la lasta vespero de NASK 2000. Kiom rapide pasis la tempo!

En la komenco, tri semajnojn antauxe, ni tute ne sciis kion ni faros tiom longan periodon.

Sed kiom interesa estis tio, kion ni rememoras nun!

Ni perdis neniun horon de la kursaro (kiel aliaj . . . ) sed samtempe ni sukcesis viziti San-Franciskon kaj ankaux doni gravajn informojn al aliaj.

La lastan vesperon estis miksajxo de gxojo kaj malgxojo. Post la felicxa momento de la disdono de la diplomoj, kiam cxiuj fotis (kun aux sen ili), tre emocie ni auxskultis inter aliaj muzikajxojn kaj poemojn, la sonaton de Schubert, ege bele ludatan de Anarie.

Malkutima kaj amuza estis la "rep"-grupo gvidata de Profesoro Grant. Li lasis sian sakon por momento kaj okupigxis pri la muziko. Vere plentalentajn profesorojn ni havas: Dennis faris nin songxi la diferencon inter "ig" kaj "igx" kaj Spomenka kiu rakontis al ni pri la ricxa historio de la Esperanto-movado.

Krom ili, ni dankas al Ellen, Reza, kaj cxiuj aliaj partoprenantoj kiuj helpis nin havi tre agrablan kurson.

Niaj diplomoj restos por cxiam sur la muro kaj ili rememorigos al ni la bonajn momentojn kiujn ni pasigis kune cxi tie.

Camelia kaj Catalin POP
Rumanio






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover