La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 11
12 Julio 2000

Enhavo
  • Mia Unuafoja Vizito al Usono





Mia Unuafoja Vizito al Usono

En la 23-a de julio, mi ekflugis el la flughaveno de Nagojo, je la 17:40-a. Kaj mi atingis bonorde Portlandon strange je la 10:35-a en la tago. Mi bonorde eniris en Usonon, bonorde prenis la aviadilon, bonorde atingis la flughavenon de San-Francisko. Mi ricevis mian valizon, trovis bushaltejon, kompreneble bonorde.

CXe la bushaltejo giganta negrulo cxagrenigxis, portante 5-dolaran monbileton. Laux lia peto, mi sxangxis gxin je miaj 5 unudolaraj monbiletoj. Lia gxoja vizagxo malstrecxigis min.

CXe la enirejo de la buso, mi enmetis unu dolaron en la keston. La sxoforo postulis 10 cendojn pli, sed mi ankoraux ne havis monerojn. Mi proponis plian unu monbileton, kaj li geste malakceptis gxin, kaj malgxentile sed afable indikis al mi eniri en buson.

Denove bonorde mi atingis la stacion de Colma, prenis BART, atingis North Berkeley. S-ro Miko tre varme akceptis min.

En la 24-a kaj la 25-a, mi promenis en la kvartoloj de Berkeley. Logxkvartalo; multe pli allogas min ol "Downtown". CXiuj logxejoj estas tute malsamaj en siaj koloroj kaj formoj. Promenante sur la strato, observante la logxejojn, mi tute ne enuis. Sed post nelonge mi rimarkis ke cxiuj malsamaj logxejoj faras strange saman impreson sur min. Kial? La enigmo solvigxos baldaux.

Mi ekintencis trovi kafejon, kaj tuj rimarkis ke cxiu logxejo aspektas kvazaux kafejo! Certe ili estas tute malsamaj, sed ankaux ekzotikaj por mi. Ilia grandeco, ilia formo, iliaj koloroj, cxiuj rememorigis al mi japanan kafejon! Kaj mi ne povis trovi veran kafejon.

Akira SAIKI
Japanio






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover