La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 10
11 Julio 2000

Enhavo
  • Ekskurso al Nebulmonto
  • La Projekto "Indigxenaj Dialogoj"





Ekskurso al Nebulmonto

Deko da kursanoj ekskursis sabaton, la 8-an de julio, tra nebulo al monto kaj maro. Loka esperantisto Don Harlow gvidis la grupeton, unue per auxto trans la Orpordega Ponto al monto Tamalpais. Tie la nebulo densis kaj malvarmis. Ni povis sperti interesan fenomenon: kvankam el la cxielo tute ne pluvemis, tamen sur nin ja pluvis-sub la arboj. La arboj tie sin nutras per la akvo kiun ili prenas el la nebulo per kondensado. Tiu akvo falas de la folioj kiel pluvo sur la teron, kie gxi nutras la radikojn de la arboj. Tial, nia vojeto sub la arboj ecx havis en iuj lokoj koton, malgraux la manko de pluvo en tiu cxi regiono. Tiu vojeto kondukis laaux ravino belege ornamita per musko, filikoj, likeno sur arbbrancxoj kaj sxtonoj, kaj rojo kun multaj kaskadoj.

Kelkaj promenantoj povis por la unua fojo renkonti la gigantajn arbojn sekvojajn. Kiel bona skoltestro, Don survoje intruis pri la vidajxoj, kaj ofte pri la plantoj renkontitaj. Ne cxiujn plantnomojn li konis, sed multajn, kaj sxajnis ke li sciis en Esperanto cxiujn nomojn kiujn li sciis en alia lingvo. Li ankaaux zorge avertis la grupanojn pri la venena sumako, kiun ni vidis abunde post ol forlasi tiun ravinon kun la sekvojoj. Ankaux pri iksodoj, kiujn ni felicxe ne renkontis-almenaux gxis la fino de la ekskurso, neniu rimarkis ilin. Antaux ol atingi la marbordon, la grupo sukcese trairis la sorcxan arbareton, kies malaltaj arboj cxiuj estas tre kurbitaj, foje ecx kirlitaj, versxajne pro la konstanta vento.

Kun la kursanoj ekskursis kelkaj aliaj esperantistoj, lokaj kaj nelokaj vizitantoj: Dacxjo kaj Beki Harris, Chris Nelson el Nevado, via raportanto el Japanio. Krome, Anjo Harlow veturigis luncxojn, kaj ecx preparis bonegan piknikan tagmangxon por ni cxe la finloko de la promenado. Kia lukso, post laciga sed agrabla promenado de monto al maro (al Stinson Beach), trovi piknikon jam pretan, ecx kun kradrostita viando, terpoma salato, diversaj legomoj, sauxcoj, ktp por kompletigi la menuon! Kiel kulmino piknika, ni cxiuj kunfestis la naskigxdatrevenon de Don per kuko granda, bela, kaj bongusta. Koran dankon al Don Harlow, kaj ecx pli al lia edzino Anjo, pro tre agrabla, interesa, kaj bongusta ekskurso!

Joel BROZOVSKY
Usono

La Projekto "Indigxenaj Dialogoj"

Indigxenaj Popoloj estas la kuratoroj de netrotakseblaj naturaj kaj kulturaj valoroj. Ili estas ankaux la portantoj de esencaj sagxo kaj scio. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj, aux ecx nur respektas iliajn elektojn aux apogas iliajn aspirojn. La dauxranta ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj lingvoj kaj iliaj mondoj, domagxas al ni cxiuj. La Jardeko por la Indigxenaj Popoloj, proklamita de UN (1995-2004) sxajnas ne bremsi tiun negativan evoluon.

Malgraux tio, la Organizoj de Indigxenaj Popoloj atingis rimarkindajn rezultojn dum la pasintaj jaroj ! Indigxenaj Popolaj devis cxiam batali por siaj rajtoj. CXie en la mondo, ili staras antaux similaj viv-minacaj defioj. Multaj Organizoj de Indigxenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo. Ili konscias, ke pli intensa intersxangxo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la divastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel grave utilus al ili cxiuj. Tamen, libera komunikado inter Indigxenaj Popoloj estas ankoraux limigita.

Komunikado
La manko de unu komuna lingvo kaj limigita aliro al moderna komunikado ludas decidan rolon en tio. La indigxenaj popoloj dependas, por siaj interkulturaj kontaktoj, grandparte je tradukistoj kaj interpretistoj, kio kauxzas konsiderindan perdon de tempo, mono kaj nuancoj. La uzo de ponto-lingvoj (ekzemple la Angla, Hispana, Franca, aux Rusa...) ne prezentas kontentigan alternativon je monda nivelo. Kiel la aferoj statas nun, reprezentantoj de Indigxenaj Popoloj ofte komunikigxas nur kun tiuj kiuj kapablas paroli la saman pontolingvon. Do, kiel sxangxi tion?

La projekto I.D.
Indigxenaj Dialogoj celas fortigi la Organizojn de Indigxenaj Popoloj, disponigante al ili la rimedojn por plena kaj rekta komunikado inter ili. La kombino de Esperanto kaj modernaj komunikadaj sistemoj malfermos vojon por optimuma uzo kaj solida vastigo de internaciaj indigxenaj retoj. Por atingi altkvalitan komunikadon je malaltaj kostoj, la kontaktpersonoj de Organizoj de Indigxenaj Popoloj devus lerni:

  • paroli kaj skribi Esperanton flue
  • uzi fakson kaj retposxton efike
  • enkonduki la uzon de tiuj kapabloj interne de siaj Organizoj.
Por ebligi tion, la projekto ID ofertas tri-semajnajn kursojn kun utiligo de la plej bonaj instrumetodoj. ID esperas trejni 250 delegitojn antaux la jaro 2005. La unua kurso por 20 partoprenantoj okazis en Nederlando de la 29a de auxgusto gxis la 19a de septembro 1999.

Por pli da informoj rilate tiun gravan projekton, vizitu la retsituon:
http://www.idnetwork.nl/central/esp/

Loida CUMES-SIMON
Gvatemalo






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover