La NASKa Fasko

Volumo 12
Jaro 2000
Numero 1
27 Junio 2000

Enhavo
  • Kio estas La NASKa Fasko
  • Kio okazos cxi-somere cxi tie?
  • Muziksento





Kio estas La NASKa Fasko?

Cxi-jare oni unue nomas la kursaron la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Kompreneble, en Esperanto la vorto "naski" jam ekzistas, kaj ne tute maltauxgas rilate la kursojn cxi tie. Oni ja naskos novajn esperantistojn, novajn spertulojn, novajn entuziasmulojn, ktp en nia Movado. Kaj mi, via humila (cxiam!) redaktisto, devis elpensi ian nomon por cxi tiu taga juxrnalo. Kaj mi pensis, Kiu vorto bone kongruas kun "NASK"- . . . tasko? Jes, sed eble ni ne tro pensu pri la taskoj venontaj dum la semajnoj. Fiasko? Ve, neeble! Kasko? Mi esperas ke ni ne bezonos kaskojn dum la semajnoj . . . ni estu komplezaj unuj al aliaj, ni ne militu! Pri masko, mi fakte deziras prezenti al vi mian veran vizagxon, kvankam eble vi preferus maskon, aparte dum la frumateno . . . Sed vere, kiel jxurnalisto ege placxas al mi la mensa bildo de "fasko"-kaj mi prezentas veran bildon al vi supre, sub la titolo-faskon de paperoj, plenaj je novajxoj, rakontoj, anoncoj, sxercoj (se iuj donos iujn al mi . . .) kaj diversajxoj.

Lee MILLER
Usono

Kio okazos cxi-somere cxi tie?

Klasoj diversnivelaj/diverstemaj: Per la gvidado de skipo da veraj spertuloj, ni partoprenos kvar diversnivelajn kursojn pri la lingvo mem, pri instrumetodoj, kaj pri la esperantista kulturo kaj historio. Ciuj jam registrigis en propraj klasoj; oni rajtas viziti kaj observi dum la aliaj klasoj, do kaptu la okazon se vi deziras.

Ekskursoj kaj amuzaj eventoj: Oni jam planis du semajnfinajn ekskursojn, kaj la gvida skipo planis kaj daure planas vesperajn kunvenojn kaj distrajojn. Cetere, vi mem povas proponi ion por la grupo. Cu vi povas kanti? Muzikumi? Deklami poezion? Dezegni bildojn? Cu vi havas nekonatan al ni talenton? Ne kasu vin; dividu vin kun ni.

Malmulte da ripozo: Mi esperas ke vi ne venis por ripozi. Oni simple povos fari tion post la kursaro...

Lee MILLER
Usono

Muziksento

Kia belo, la muziko;
Mia mola bonamiko-
Brilajn bildojn gxi pridiras;
Kapte, mia koro miras-

Trembrilantaj arbe lagoj,
Argxentaj historiaj pagxoj
Gxojkantantaj lumcieloj,
Ombroj fon' en sun-mielo.

Kiel harpo, al mi zumas;
Kalma kanto min brakumas,
Kaj interne vivas belo
De tiuj momentoj en Cxielo.

Camilla Thomas
Usono






Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover