La NASKa Fasko

 



Kio estas NASK?

NASK estas Esperanto-kurso subtenita de la Esperanto Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Gxi okazas cxiun jaron en San-Francisko, bela Usona urbo apud la Pacifiko. Cxi-jare, partoprenis 45 homoj de dek landoj. Homoj komencantaj, mezgradaj, kaj fluparolantaj povas trovi tauxgan klason en unu el la kvar niveloj de instruado. NASK enhavas pli ol instuado. Cx-vespere okazas prelegoj kaj prezentoj diverspecaj. La partoprenantoj gxuas ankaux la mangejon, kiu donas al ili la eblecon paroli la lingvon je aferoj cxiutage. Novaj geamikoj trovigxas cxie, sed la malgrandaj festoj en la dormejo estas kelkaj el la plej bonaj tempoj por sxerci, debati, lerni, kaj ridi. NASK estas tri-semajna Esperantujo, kiu proponas bonegan sperton al cxiuj, kiuj koletigxas en San-Francisko.


La Kvar Niveloj por 31a NASK (Junio--Julio 2000)

ESP 594 BONVENON AL ESPERANTO
Zorga instruado de norma skribita kaj parolata Esperanto por studentoj novaj al la lingvo. Priparolado de la diversaj celoj de Esperanto kaj kiel oni uzas gxin por internacia komunikado, inkluzive de vojagxado kaj edukado. Solida bazo por dauxra memlernado kaj adekvata ankaux por instuistoj kiuj volas enkonduki Esperanton en bazlernejajn pliricxigajn programojn.

ESP 595 AKIRI MEMFIDON EN ESPERANTO
Por tiuj kiuj jam komencis studadon de Esperanto. La lecionoj, prezentitaj en Esperanto, aparte emfazas la parolkapablon sed samtempe inkluzivas sisteman restudadon de gramatiko kaj vortostoko. Studentoj rol-ludos situaciojn kiujn ili renkontus cxe internaciaj Esperanto-arangxoj kaj en hejmoj de Esperanto-parolantoj.

ESP 596 LERNI KAJ INSTRUI ESPERANTON
Por studentoj havantaj la kapablon kompreni kaj partopreni lecionojn prezentitajn tute en Esperanto. Largxa gamo de komunik-ekzercoj estas uzitaj por evoluigi lingvan lertecon kaj kapablon. La materialoj kaj aliroj donas al eventualaj kaj aktualaj instruistoj abundajn modelojn, teknikojn, kaj instruilojn por vigligi ilian instruadon. Restudado kaj ekzercado kun fokuso sur efika lernado de prononcado, strukturo, kaj la kultura tradicio de Esperanto.

ESP 597 ESPLORI LA SOCIAJN ASPEKTOJN DE ESPERANTO
Tiu cxi kurso donas al jam spertaj studentoj defion profundigi kaj largxigi ilian sciaron pri la socia kaj kultura fenomeno Esperanto. Inter la pritraktitaj temoj estos euxropecaj kaj ne-euxropecaj influoj sur Esperanto, la diverseco de lokaj Esperanto-komunumoj kaj aktiveco tra la mondo, Esperanto-ideologioj kaj ties rilatoj al moderneco kaj postmoderneco, kaj la originala Esperanta literaturo.

Fonduso por SFSxU Stipendioj
La Fonduso por SFSxU Studentaj Stipendioj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko povas provizi al nepagipovaj studentoj en la programo per parta financa subteno. Interesigxintaj studentoj devus skribi en Esperanto al s-ro Ellen Eddy, prezentantaj siajn historiojn rilate Esperanton (studado, instruado, klub-aktiveco, k.s.). Klubojn kaj unuopulojn oni invitas sendi rekomendojn al Ellen Eddy pri tauxgaj studentoj.

Kromprogramo
Oni planas ankaux vesperan programon, en kiu aperos grup-kantado, popoldancado, lumbildaj prezentajxoj, praktikado pri oratorio, aux similaj. Diversaj temoj rilate al Esperanto kaj gxia kulturo estos pritraktataj, inkluzive de specialaj prezentajxoj interesaj por instruantoj. S-ro Reza Kheir-khah gvidos la popularajn konversaciajn rondojn. Tiuj cxi programeroj estos anoncitaj je la komenco de la kursaro.

Tri Intensivaj Semajnoj--Tri Semestraj Kreditoj--Plena Universitata Kredito

Kontakt-informo





Kopirajtoj cxe la auxtoroj---------------------------Pagxo de Tim Westover