|
|
Fina Raporto
Finig^is NASK 2000 en c^arma San-Francisko
Vendredon la 14an de julio finig^is c^e la
kalifornia San-Franciska S^tata Universitato (SFSU),
la 31a Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kiun
partoprenis 45 homoj el pli ol 10 landoj. Inter ili
trovig^is la senlacigeble helpema Dori Vallon-Wheeler,
la sola kiu partoprenis c^iujn 31 kursarojn. La 3
instruistoj kaj helpinstruisto venis el 4 diversaj
landoj por strec^e instrui al lernantoj kiuj strec^e
lernademis! La c^efinstruiston, d-ron Grant Goodall,
apogis siaflanke 2 aliaj: Spomenka Stimec kaj Dennis
Keefe. Reza Kheirkhah okupig^is pri eksterklasc^ambraj
programoj kaj helpkursoj.
Dum 3 plenaj semajnoj okazis c^iutagaj 3-horaj
lecionoj en po 2 malsamaj niveloj matene kaj
posttagmeze. C^iuvespere okazis programoj, kiujn
prezentis c^efe studentoj mem. El inter ili la plej
popularaj estis Internacia Poezia Vespero, Lingva
Problemo en Kanado, Vespero de Gvatemalo, kaj Japana
Kaligrafio.
La tagbulteno "NASKa Fasko," kiun bonege redaktis
studento Lee Miller, farig^is tiom populara ke c^iuj
post la matenmang^o tuj serc^is g^in por tralegi
interesajn artikolojn kaj originalajn verketojn, kaj
ankau^ informig^i pri diversaj detaloj pri la
programo.
Dum la kursaro E-ekzamenojn administris Bill Maxey.
Krom usonaj ekzamenoj okazis sesio de la internaciaj
ekzamenoj de ILEI/UEA, en kiu partoprenis 4 studentoj
(du el Usono kaj du el Japanio). Alexander Shlafer
respondecis.
La administrantino de la tuta kursaro, kiu devis
okupig^i pri multaj detaloj, demandoj, kaj problemoj
ne nur surloke sed ankau^ dum la multaj monatoj de
preparado, estis Ellen Eddy.
Por havigi pli da detaloj pri la kursaro, kaj legi
c^erpaj^ojn el la "NASKa Fasko," kaj vidi multajn
bonajn fotojn, bv. viziti la jenan belan TTTejon:
http://www.medialabinc.net/nask/nask.htm.
Konstruis g^in la 18-jara talentulo Timothy
Westover.
Kiel kutime lokaj E-istoj multe kontribuis al pli
agrabligo de la kursaro per arang^o de piknikoj ktp;
inter ili, Ges-roj Harmon kaj Harlow.
Dum la diploma ceremonio oni oficiale informis ke
ekde la venonta jaro NASK okazos ne plu che SFSU,
tamen plej vers^ajne ankorau^ ie en San-Francisko, tiu
bela kaj c^arma urbo, kies someroj kaj vintroj estas
tiom mildaj kaj agrablaj. Oni sciigos pri la venonta
loko tuj post la findecido. Neniam-g^is-nun-vizitintoj
de NASK ne maltrafu la kursaron iam en la venonta
jarmilo!
Reza KHEIR-KHAH (Irano/Japanio)
|