
















|
|
Numero 8
Omaro-Kaptado Vilĉjo Harris
Dum mia juneco, mi ofte pasigis kelkajn somerajn semajnojn en la ŝtato Majno ĉe la marbordo. La loĝantoj tie estas plejparte fiŝkaptistoj kaj omar-kaptistoj, kaj tie mi lernis multon pri omaroj.
Omaroj estis tipo de konkulo. Estas kelkaj specoj de omaroj, sed la plej fama en Usono estas la Homarus americanus (angle:"American Lobster"). Ĝi havas voston kaj du grandajn pinĉilojn. La plej granda pinĉilo estas fakte forta rompilo, ka facile rompos la fingrojn de neatentulo. La alia pinĉilo estas disŝirilo, kaj per ĉi tiuj la omaro povas rompi kaj ŝiri la mortintajn putrajn marbestojn kiujn ĝi frandas. Omaroj loĝas ĉe la fundo de la maro. Ili povas piediri per ok malgrandaj piedoj, sed preferas nagi malantaŭen per vosto-svingado.
Oni trovas omarojn laŭ la orienta marbordo inter Kanado kaj Norda Karolino, sed la plejparto de omaroj estas trovitaj en Kanado kaj Majno. Dum la jaro 2000, oni rikoltis en Majno pli ol 25 000 000 kilogramojn de omaroj, kaj eksportas ilin al ĉiu parto de la mondo. Omaroj devas resti vivantaj ĝis kuirataj; pro tio la prezo de omaraĵo (la manĝebla viando en la vosto kaj la pinĉiloj) estas pli granda ol la prezo de altgrada bovaĵo.
Laŭleĝe, en Majno, oni povas kapti omarojn nur per kaptiloj. La kaptonto metas logaĵon en la kaptilon kaj ĵetas ĝin en la akvon. Grandaj ŝtonoj en la kaptilo sinkigas ĝin al la marfundo. Por repreni la kaptilon, oni ligas la kaptilon al lignan buon per sufiĉe longa ŝnuro, por ke la buo flosu sur la akvo. Ĉiu omaro-kaptisto farbas siajn buojn per unika kolor-kombino por ke oni povu facile identigi la posedanton.
Oni ne rajtas vendi mortintan omaron, kaj omaro kiu restas en kaptilo pli ol du tagoj ofte mortas aŭ eskapas. Plue, la logaĵon perdas la logecon post du tagoj. Tial, la omar-kaptisto devas repreni ĉiujn kaptilojn, ekstrakti omarojn, repreni novan logaĵon, kaj remeti ilin dum dutaga periodo. Pro tio, ĉiu omar-kaptisto havas limigitan nombron de kaptiloj en la maro.
Kutime, ĉiu omar-kaptisto havas sian propran boaton kaj laboras kun nur unu helpanto.
Kiel farmisto, ili komencas laboron frue, kaj ĉirkaŭ la kvara posttagmeze ili revenas al la haveno kaj vendas la kaptitajn omarojn al la pograndisto.
Estas aliaj kutimoj, kiu havas la saman forton kiel leĝo. Ekzemple, vi ne rajtas repreni kaptilojn dumnokte, ĉar aliaj ne povas kontroli, ĉu vi reprenis nur viajn proprajn kaptilojn. En kelkaj lokoj, oni ne rajtas meti aŭ repreni kaptilojn dimanĉe, ĉar dimanĉo estas 'tago por ripozi'.
Laŭleĝe, la omar-kaptisto devas reĵeti omaron kiu estas tro granda aŭ tro malgranda. Fakte li kelkfoje portas la malgrandajn omarojn hejmen, kaj provizas vespermanĝon al la tuta familio. Tial la kutima diro: "Se ni havas monon, ni manĝos bifstekon; se ne, ni manĝos omaraĵon."
Revenu al la hejmpaĝo
TIRANIDEO bob russell
La ideon mi ne kaptis; ĝi verdire kaptis min. Ion la ide’ postulis, kaj mi devis fari ĝin, Ĉu mi volis Aŭ ne volis, Sole, kun laborabeloj, aŭ kun abelin’. Ien ajn ĝi volis vagi, la ideo tiris min.
Revenu al la hejmpaĝo
Lumbini la naskiĝo loko de Budho Bharat Ghimire
Ŝakyamuni Budho naskiĝis en Lumbini, en la suda parto de Nepalo, antaŭ 2.500 jaroj. Ek de tiu tempo, Nepalo estas sankta loko por Budhanoj. Lumbini estas malgranda urbo en la suda ebenaĵo, kie ruinoj de la malnova urbo ankoraŭ videblas. La Budho naskiĝis en reĝa familio. Lia patrino, la reĝino Maya Devi, sonĝis pri lia alveno. En sia sonĝo ŝi vidis blankan elefanton kun naŭ dentegoj venontan suben de la ĉielo kaj enirantan ŝian korpon. Kiam la tempo de la naskiĝo proksimiĝis, ŝi ekiris al la gepatra domo, laŭ kutimo de la tempo. Survoje ŝi naskis Sidhartha Gaŭtama en la ĝardeno de Lumbini.
La princido laŭdire elvenis de la dekstra flanko de ŝia korpo kiam ŝi tenis branĉon de figarbo. Kaj nelonge post sia naskiĝo, la infano faris po sep paŝojn en la kvar ĉefajn direktojn, kaj tie kie lia piedo tuŝis la teron lotusoj aperis. Post lia naskiĝo, Sidhartha vivis en la palaco de sia patro, ŝirmita de la malbono kaj doloro de la ekstera mondo. Iu profeto diris al lia patro ke la princido iĝos aŭ granda imperiestro aŭ universala sanktulo. Timante ke sia filo forlasos la mondon por religia vivo, la reĝo penis malhelpi ke la princo vidu mondan doloron.
Sed unu tagon Sidhartha, kiu ĝis tiam pasigis vivon sole, sukcesis transiri la muron ĉirkaŭ la kastelo kaj rigardis almozulon, kripulon, kadavron kaj asketon. Tiuj ĉi renkontiĝoj kortuŝis la junan princidon profunde kaj vekis grandan deziron trovi la finan kaŭzon de doloro por povi forigi ĝin. Unu nokton kiam ĉiuj aliaj dormis en la palaco, li eskapis, forĵetis siajn vestaĵojn de princido, tondis la harojn kaj komencis vivon de vaganta asketo.
Dum multaj jaroj li fastis, meditis kaj faris rigoraĵojn. Unu plenlunan tagon en la nordo de la nuna Hinda Unio, en la urbeto de Bodhgaja, meditante sub arbo, Sidhartha atingis la rektan komprenon: nirvanon, eternan pacon. Tio ĉi transformis la morteman princidon en la Budhon.
Li pasigis la restantan vivon gvidante homojn al la vero. Kiam estis la tempo por forlasi la mondon, li jam havis milionon da sekvantoj por vivteni la komprenon. Li forpasis en sia 84-a jaro.
Lumbini de tiam estas sankta loko por Budhanoj en la tuta mondo. La restarigita ĝardeno kaj ĉirkaŭaĵoj de Lumbini enhavas la restaĵojn de multe de antikvaj stupoj kaj monasterioj. La granda ŝtona kolono konstruita de la budha imperiestro Aŝoka en 250 a.K. entenas detalojn pri la naskiĝo de la Budho.
La centro de Lumbini estas la templo de Maya Devi. Ĝi enhavas ŝtonan figuron de Maya Devi naskanta la Budhon dum ŝi tenas la branĉon de la arbo. Oni kredas ke virino kiu ne naskis infanon kaj vizitas tiun ĉi lokon poste koncipos. Sude de la templo estas lageto kie la reĝino banis sian filon unuan fojon.
La trankvila ĝardeno, plena je foliriĉaj bo arboj, la sama speco sub kiu la Budho atingis nirvanon, kaj multe pli poste plantitaj arboj en la proksimeco, kreas etoson de paco—kio indikas ke la Budho ankoraŭ ĉeestas. Sed Lumbini provizas vidaĵojn akaŭ de la moderna vivo de suda Nepalo.
Revenu al la hejmpaĝo
|