Numero 7


La Georgiaj Gvidŝtonoj
Tim WESTOVER

La Georgiaj Gvidŝtonoj estas vera mistero—ne tiel antikva, kiel la pli famaj ŝtonegoj, kiuj staras en Anglio ĉe Stonehenge, sed tamen interesa. La Gvidŝtonoj staras en kampo proksime al la ŝtatlimo inter Georgio kaj Sud-Karolino, tri mejlojn for de la urbeto Elberton. La tuto konsistas el ses ŝtonegoj: kvar plej grandaj, kiuj altas je proksimume ok metroj, centra ŝtonego, kaj horizontala ŝtonego ĉe la supro. Sur la flankoj kaj dorsoj de la kvar plej grandaj ŝtonegoj estas skribitaj dek konsiloj al la homaro en ok vivantaj lingvoj: la angla, rusa, hispana, araba, ĉina, japana, svahila, kaj urdua. Inter la konsiloj estas: "Unuigu la homaron per nova vivanta lingvo", "Protektu homojn per justaj leĝoj", "Lasu al landoj regu sin mem kaj solvu disputojn en monda kortumo", kaj "Valoru veron, belecon, kaj amon, ĉiam serĉante unuecon kun la Senlimo." Super ĉio, sur la horizontala ŝtono, estas skribita mesaĝo en kvar antikvaj lingvoj: egipta, greka, sanskrita, kaj babilona. Truo en la centra ŝtonego montras al la Polusa Stelo.

Eĉ pli mistera, ol tiuj strangaj sed foje belaj konsiloj, estas la deveno de la tuta skulptaĵo. Troviĝas apud la Ŝtonoj tabulo, kiu klarigas, ke ĝi estas donaco de "grupo, kiu provas enkonduki novan Epokon de Racio en la mondon". Sed kial tiu grupo elektas meti tiujn multlingvajn ŝtonegojn en la Georgia kamparo, kie apenaŭ estas parolata iu ajn lingvo, krom la angla? Eble rilatas al la fakto, ke troviĝas en la regiono multaj minoj de granito, kaj tial granito estas malmultekosta—la tombejoj en Elberton fakte belegas. Ĉiuokaze, la Gvidŝtonoj estas interesa ekzemplo de Usona filozofio kaj arto: se neniu aŭskultas vin, konstruu ion strangan kaj grandan, kaj eble venos almenaŭ la turistoj.





Revenu al la hejmpaĝo


Bildrakonto
Elizabeto MAGALLON

La sinjorino estas sola. Neniu estas kun ŝi. La suno ne brilas. Ŝi sentas sin malfeliĉa.
Ho, la suno komencas brili. La nuboj iras for. Ŝi komencas feliĉiĝi.
Ŝi admiras florojn, belajn florojn, kiuj ekkreskas pro la lumo de la suno.
Jen, aperas genepoj, kaj ŝi etendas siajn brakojn por brakumi ilin.
Sed kio estas tio? La ĉarmaj geknaboj plukas la florojn. Ŝi subite maltrankviliĝas ĝis ŝi konstatas, kion ili faras.
Ili nur deziras doni ion belan al ŝi. Ne gravas la floroj. Ili estas tio, kio gravas, kaj ankaŭ gravas pli, ke ŝi amas ilin pli, ol iujn florojn.


Revenu al la hejmpaĝo


Perspektivoj
Ĝejsonmato, Roberval OLIVERA, kaj Thomas RUSCH

Jen bildstriaĵo, kiu estas verkita de la germana desegnisto E. O. Plauen (1903-1944). Li verkis multajn tiajn bildrakontojn pri patro kaj filo, kaj ili estas fakte kolektitaj sub la titolo "Patro kaj Filo" (en la germana "Vater und Sohn"). Unu afero estas mem rigardi tiel ĉarmajn bildrakontojn, alia afero estas vere "vivigi" ilin. Ĝuu la tri rakontojn de Roberval, Ĝejsonmato kaj Thomas!















Ĉiuj viroj frapas sian filon
Ĝejsonmato

La knabo, Karlo, kaj lia patro venas al la domo de la praavo de Karlo. La avo de Karlo estas jam tie. La avo vidas ilin tra la fenestro. La avo malfermas la pordon kaj salutas sian nepon. Karlo kaj lia avo brakumas unu la alian. Kiam la avo parolas kun sia filo, la patro de Karlo, la praavo de Karlo venas el la domo. La praavo havas problemon piediri kaj li uzas promenbastonon.

Ĉiuj iras en la domon. La praavo prenas sian fotilon por foti siajn posteulojn. La apartamento de la praavo estas malgrandega. Tiom malgranda, ke Karlo, la patro kaj la avo devas fari piramidon. Antau ol la praavo povas foti ilin, la tri homoj falas.

Kiam la homoj falas, ili frapas la podion kun la plantpoto. La plantpoto kaj la planto falas kaj rompiĝas sur la planko. La praavo estas kolera. La praavo estas tiom kolera ke li frapas sian filon, la avon de Karlo. Ankau, li indikas la rompitan planton per sia promen-bastono. Tio kolerigas la avon de Karlo! Tiom koleras la avo, ke li frapas sian filon, la patron de Karlo. Ankaŭ li indikas la rompitan planton per sia fingro. Tiom koleras la patro, ke li frapas sian filon, Karlon, kaj indikas la rompitan planton per sia fingro. Karlo estas kolera kaj havas neniun por frapi. Li bezonas iri al psikiatro. Tiel, la ido estas la sama kiel la patro!

La familio Hansen
Thomas Rusch

Jen la familio Hansen. Ili loĝas en la urbo Kopenhago en la lando Danujo. Sinjoro Jan Hansen havas filon, Max, kiu havas kvar jarojn. Hodiaŭ estas speciala tago, ĉar Jan iras kun sia filo al la domo de siaj patro kaj avo, kiuj loĝas en alia parto de la urbo.

Ili aliras la pordon de la apartamento de siaj parencoj. La patro de Jan malfermas la pardon kaj vidas la nepon. Li ĝojas multe kaj brakumas la malgrandan knabon. Pli malrapide venas la avo de Jan (la praavo de Max). Li pensas ke vere estas tago speciala.

La avo ekprenas sian fotilon. Ili estas pretaj. Kompreneble la tri junaj homoj devas konduti en stulta maniero dum la fotado. Jan apogas sin kontraŭ la ŝultro de sia patro. Jan ankaŭ tenas ekvilibre sian filon sur sia ŝultro.

La avo devas fari la foton. Kia bela foto! Kaj apud la tri homoj staras planto, kiu kompletigas la scenon. Sed la tri ne povas teni sian pozicion kaj ili falas. La plantopoto falas kun ili kaj rompiĝas kun granda "Pum"! Kia domaĝo!

Eble la planto estis tre grava por la pli maljuna, aŭ la familio Hansen havas problemojn kun kolero, sed iu devas porti la kulpon! La avo de Jan frapas la kapon de sia filo. La filo donas la kulpon al sia filo Jan kaj frapas lin per sia mano. Kaj Jan ne scias, kion fari kaj havas nur la knabon por frapi.

Oni ne scias, ĉu estis sufiĉe da tempo antaŭ la falo por ke la avo prenu la foton aŭ ne!

Kiam mia praavo fariĝis fotisto: Aŭ la domenpeca efekto
Roberval A. Oliveira

Mi naskiĝis en tre granda cirkofamilio. Mi havas nun nur kvar jarojn. Mi estas tamen jam inteligenta kaj aktiva knabo. Hierau mia patro kaj liaj patro kaj avo kunvenis ĉe mia avo por fari foton. Ni volis fari foton de la viroj de la familio. Tio estas tradicia kutimo en mia familio.

Mia patro kaj mi iris al la domo de mia avo kaj atendis mian praavon. Ni ĉiuj portis novajn elegantajn vestaĵojn por fari belan foton. Paĉjo kaj mi fieris pri niaj novaj vestaĵoj, sed kiam mia praavo aperis, li nin tute mirigis ĉar li portis vestaĵaron ankoraŭ pli elegantan, kvankam li portis lian kutiman promenobatonon.

Do ni faris piramido-pozon kiel cirko-artistoj: mia avo subtenis mian patron je la brako dum mi moviĝis sur la brako de mia patro. Samtempe mia praavo provis fari la foton. Tiam terura afero okazis. Malantaŭ mia patro estis florpoto kun verda kreskaĵo. Mi tiel akrobatis sur mia patro ke ni ĉiuj falis sur la poton.

Mia praavo koleriĝis kaj frapis mian avon sur lian vangon. Poste mia avo forte frapis la vangon de mia patro. Je tiu momento mi jam timis la sekvon de miaj akrobataĵoj. Sed kiam mia patro turniĝis al mi, li rigardis min komence kolere kaj do ridetis al mi kaj frapetis mian kapon. Li tute ne plikoleriĝis, do tio tute ne estis vera domenpeca efekto. Estis ege patra sento, kiun mia patro montris al mi.

Revenu al la hejmpaĝo


Kien iris la plej multo de tiuj ĉarmaj tamiasoj?
Ellen EDDY

NASKintoj bone memoras la ĉarmajn bestetojn kiuj invadis niajn dormejojn kaj aparte la manĝejon en la pasintaj jaroj. Sed, ĉi-jare malmultaj troviĝas. Ĉu estas pro la fakto ke vulpoj alvenis? Kelkaj NASKanoj raportis ke ili vidis la vulpojn dum la krepuskaj horoj. Liĉjo raportis ke li vidis familion de kvar apud la krucvojo de Kipling kaj Dickinsen. Tim kaj Birke vidis du en la sama loko, reveninte de la urbocentro. Lusi, Ellen kaj Liĉjo vidis unu apud la biblioteko. Ĉu vi estos tiom bonŝancaj? Ĉu vulpoj minacas ankaŭ mefitojn? Oni kutime vidas tiujn bestojn je la fino de la manĝohoro en la vespero post la foriro de studantoj. Ĝis nun, mi ne ricevis novaĵon pri ili.

Antaŭ du jaroj, Paul Gubbins vidis mustelon apud la lageto Cleverly, sed neniu kredis lin ĝis Ros Fisher kaj Ellen hazarde fote kaptis ĝin. Ĉu iu fotos la vulpojn?

Dimanĉon, nokte, mi iris kun fotilo al tiu antaŭe menciita krucvojo kie ses vulpoj jam estis viditaj. Mi vagadis almenaŭ duonhoron ĝis la 21-a horo. Subite vulpo aperis en la kampo apud la granda afiŝo por World Learning. Ĝi zigzagis tien kaj reen sed konstante en mia direkto. Mi malrapide moviĝis pli proksimen al la rokbarilo kaj haltis kiam la vulpo haltis. Li rigardis rekte al mi kaj mi havis la esperon ke ĝi denove daŭrigus sian zigzagon kiam aŭto venis. Mi devis rapide moviĝi el la vojo kaj la vulpo trotis sub la branĉojn de apuda arbo. Mi poste vidis ĝin pli distance en la centro de la kampo. Ĝi daŭrigis sian ĉasadon de vespermanĝaĵo. Eble mi revenos alian fojon por ĝue spioni tiun beston. Sed tiun fojon, mi portos pli de kontraŭinsekta kremo ĉar la moskitoj komencis suĉe vespermanĝi.

Revenu al la hejmpaĝo