
















|
|
Numero 6
Bonvenon al la Dua Semajno Lee MILLER
Antaŭ iom pli ol unu semajno venis en la montetojn de Vermonto grupo de homoj el diversaj lokoj en Usono kaj la mondo unucele: lerni kaj uzi Esperanton. Sed fakte ĉiujare okazas iom pli ĉi tie . . . estiĝas komunumo (ĉu Esperanta "Brigaduno"?), aperas vera rondo de amikoj, kaj mi kredas ke neniu kiu partoprenas la NASK-kursaron restas senŝanĝa poste.
Ni tute ne estas samaj; nur ĉirkaŭrigardu! Inaj kaj malinaj, junaj kaj ne tiom, spertaj kaj progresantaj . . . sed ia "io" ligas nin, ĉu ne? Kio ĝi estas? Kial ni tiel rapide estas tute komfortaj, unu kun la aliaj? Kial okazas tiom da ridado kaj interrilatado inter ni? Kial ni entuziasme partoprenas lecionojn, diskutojn, seminariojn, kaj programojn? Ĉu por riĉiĝi? Estus bele, sed ni ne tro multe esperu!
Ne, en ĉiu el ni estas io kio igis (kaj daŭre igas) nin Esperantistiĝi. Estas malfacile trovi kaj analizi, sed jen kelkaj evidentaĵoj:
Vortoj kaj lingvoj plaĉas al ni. Ial ni volas havi la kapablon diri ion per novaj vortoj kaj nova lingvo. Lingvokapablo estas baza homa trajto, kaj mi kredas ke ni estimas ĝin iom pli alte ol multaj homoj en la mondo.
Ni ne estas kontentaj en la ordinaraj limoj de kulturo kaj lingvo. Multaj homoj tute feliĉe vivas sen scio aŭ konscio pri aliaj homoj en la mondo (aŭ eĉ en la najbara strato). Sed ni ne povas vivi tiel.
Esti amiko estas al ni multe pli grave, ol esti reganto aŭ riĉulo. Ne estas malbone regi aŭ esti riĉa, sed ial tion ni ne ĉefe celas.
Kion vi aldonus al tiu ĉi listo? Kio en vi puŝas vin lerni kaj uzi la internacian lingvon? Se vi povas klarigi tion, skribu leteron al la redaktisto kaj kontribuu al la diskuto.
Post iom malpli ol du semajnoj NASK 2005 estos historio, ne aktualaĵo. Vi reiros ĉe vi, kaj sopiros al la tagoj ĉi tie en Vermonto. Kion vi faru ĉi-semajne kaj venontsemajne por plej bone profiti de la kursaro? Mi nur povas ripeti kelkajn konsilojn:
Parolu, parolu, kaj parolu. Se ĝis nun vi emis ne multe paroli, faru decidon: Ek de hodiaŭ mi ne tiom silentos!
Demandu, demandu, kaj demandu. Post la kursaro vi povos bone esplori en libroj, vortaroj, interreto, ktp. Nur ĉi tie vi povas tiom facile demandi al diversaj homoj kaj enketi pri diversaj lingvaj temoj.
Kontribuu, kontribuu, kaj kontribuu. Eĉ se vi ne kredas, vi havas ion por diri. Partoprenu la lecionojn kaj programojn, certe. Kuraĝigu viajn samkursanojn. Kuraĝigu viajn instruistojn. Parolu al aliaj homoj ĉi tie ĉe SIT. Verku por la ĵurnalo. Viaj pensoj kaj voĉo gravas.
Estas grandega plezuro koni vin kaj kunlabori. Ĝuu vian sperton ĉe NASK 2005!
Revenu al la hejmpaĝo
|