Numero 5


Bonvenon!
Intervjuiĝis: Ĝejsonmato
Verkis: Mar
Iomete cenzuris laŭ la deziro de Ĝejsonmato: Birke


Mi intervjuis Ĝejsonmaton. Li rakontis pri situacio, kiu estis timiga tiam, sed amuza nun. Antaŭ kelkaj jaroj, post kiam li diplomiĝis en universitato, li decidis iri al Eŭropo, sola, dum la somero. Li ŝatas veturi per trajno, do, li aĉetis bileton por veturi tra ĉiuj landoj en la orienta parto de tiu kontinento. Li vizitis multajn landojn. Kiam li iris al Hungario, li vizitis la ĉefurbon, nomitan Budapeŝto. Lia historio ekscitiĝis, kiam la trajno, per kiu li vojaĝis, rompiĝis kaj haltis. Ĉiuj pasaĝeroj devis forlasi ĝin kaj veturi per buso al alia trajno.

Tamen, la dua trajno ne havis sufiĉan spacon por ĉiuj. Li kaj belega rumanino kaj kelkaj aliaj viroj devis ripozi sur la planko de la trajno, apud la necesejo. Ili volis dormi, sed ili ne povis, ĉar ili devis ekstari ĉiam, kiam iu bezonis maltrinki aŭ malmanĝi.

Post ok horoj li findormis. Li ekvekiĝis subite, kiam la boto de kontrolisto batis lian suban dorsan korpoparton. La kontrolisto ekkriis „Pasporton!", dum li klinis sin super li. Kiam Ĝejson malfermis siajn okulojn, li fikse rigardis tra la tubo de pafilo!

Poste Ĝejson donis sian pasporton al li, la kontrolisto ekkriis „Bileton!". Poste li diris „Via bileto ne estas valida!".

Kompatinda Ĝejson! Li ne sciis, kion fari!

Li pensis 'Eble, se mi donos al li mian italan monon, li foriros...'. Li faris tion, sed ĝi ne funkciis. La stultulo kriegis „Italaj liroj? Ili estas malbona mono!"

Kompatinda Ĝejson! Li preĝis tiel, kiel neniam li preĝis antaŭe en sia vivo. Bonŝance, anĝelino savis lin! La rumana belulino kun granda koro ofertis al la koruptulo pli bonan tipon de mono (meksikajn pesetojn, mi supozas*) kaj li akceptis ĝin kaj foriris.

Tio estas mia, pli-malpli vera, versio pri la tempo, kiam Ĝejson estis bovenigita al iu lando en la plej malĝentila maniero en sia vivo. Mi amas feliĉajn finojn, kaj vi?

* Birke tamen eksciis de Ĝejsonmato, ke temis pri germanaj markoj.

Revenu al la hejmpaĝo


Doroteo Dancis
Keneĉjo Goldbergo

Post la laciĝintoj ekdormis,

dum Alberta al orelaj ŝiaj kantis,

Doroteo dancis.

Flue, flue, flue,
bele, bele, bele,
en perfekta harmonio,

en koro mia Doroteo dancas.

por Doroteo Holland
de Keneĉjo Goldbergo,
ĉeestinto TKEK 2005

Revenu al la hejmpaĝo


Odo al NASK 2005
Mar Stelo

N, mi malamas tiun literon (kial?)
A, ĉar kutime signifas akuzativan aferon.
S komencas mian favoratan vorton "stelo."
K-re mi diras, ke lerni Esperanton estas mia celo.
Du fojon antaŭe mi provis fari tion.
Mil pli gravaj aferoj okazis, sed nun mi ne memoras ion.
Kvin pintojn nia simbolo kaj mia nomo havas.
Se vi pensas, ke mia poemo sensencas, vi pravas!

Revenu al la hejmpaĝo


Nepalo: Lando de Diverseco
Bharat GHIMIRE

Nepalo estas ebria miksaĵo: fascina lando de antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, la malpli altaj montoj en la mezo kaj bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de ambaŭ ties diversaj civilizacioj, sed samtempe kreis identecon por si. La lando havas preskaŭ 23 milionojn da homoj, parolantaj 70 lingvojn aŭ dialektojn.

Nepalo estas oficiale hindua reĝlando, sed fakte ĝi estas lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinat en Katmando estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, farante Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas siajn proprajn diojn.

Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESCO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmando, reliefas la urbo de Baktapuro, la reĝaj placoj de Katmando kaj Patano, la stupaoj de Svajambunat kaj Baŭdnat, kaj la temploj de Paŝupatinat kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini. Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km2) kaj Reĝa Ĉitaŭn Nacia Parko (932 km2).

Dum sia historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9a jarcento a.K. ĝis la 1a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronikistoj, la Budho vizitis Katmandon en la sepa reĝado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoka venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Dank ' al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias ke Aŝoka vizitis ankaŭ Lumbini. La Liĉavioj regis de siaj palacoj en Katmando de la 1a ĝis la 9a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalanta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Poste venis la dinastio Ŝaha. De ĝia bazo en Gorka (100 km nordokcidente de Katmando) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmando, kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. La nuna reĝo Gjanendra devenas de tiu familio.

Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmando entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km oriente-al-okcidente kaj 19 km norde-al-sude.

Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. La valo havas grandan nombron da etnoj, el kiuj la nevaranoj estas la elstara. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn.

La urbo Katmando dekomence estis fandopoto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon--kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.

Revenu al la hejmpaĝo