
















|
|
Numero 4
Filmpremiero de la monoklo-monologo Paul GUBBINS
Premieris mardon ĉe NASK filmversio de konjekteble la unua originala Esperanto-dramo – La duonokulvitro, monologo publikigita en oktobro, 1905, en la franca revuo Tra la mondo, kaj verkita de franco/alĝeriano Aŭgusto Baissac.
Tiel estas lanĉita la programo de la supera kurso, kiu ĉi-jare pritraktas i.a. originalan esperantan dramarton. Samtempe, ĉe NASK, preskaŭ unike en la esperanta mondo, kursanoj celebras la centjariĝon de tiu ĉi neglektata branĉo de la verda kulturo. Nur en Barlastono, Britujo, dum januara teatro-semajnfino, okazis seminario dediĉata al la monologo de Baissac kaj al la centjariĝo de originala esperanta dramarto.
Eble tiuj, kiuj ne spektis la filmon, scivolemas pri la signifo de la vorto duonokulvitro. Hodiaŭ oni dirus monoklo – kaj do tiel eblas nomi la drameton la ‘monoklo-monologo’. Verdire la unupaĝa drameto inde inaŭguris la esperantan dramartan tradicion (se pri tradicio eblas paroli), ĉar ĝi montriĝas mirinde riĉa: elstara farso ĝi estas, kiu tamen pritraktas pli seriozajn temojn, ekz. homajn rilatojn kaj Esperanton. Ĝi superas kvalite multajn aliajn esperantajn verkojn, kaj estas bedaŭrinde, ke Baissac postlasis ŝajneble nur unusolan drameton.
Tamen li meritas sian lokon, eventuale nur piednotan, en la historio de Esperanto-literaturo. Konvenas, ke ĉe NASK ni povas dece saluti kaj honori ĉi tiun forgesitan pioniron.
Revenu al la hejmpaĝo
La atombomba gopartio Francisko LORRAIN
Antaŭ kelkaj jaroj mi legis pri fama gopartio, kio okazis en Hiroŝimo, la 8an de aŭgusto 1945, la saman tagon, kiam falis la fifama atombombo. La raporton mi legis en anglalingva revuo, Go World. Mi ne havas la koncernan numeron antaŭ la okuloj nun, sed mi tamen rakontos al vi tion, kion mi memoras.
Estis tempo en la jaro, kiam devis okazi serio da gopartioj inter la lastjara japana goĉampiono kaj la nova pretendanto al la titolo, elektita per turniro inter la plej bonaj aliaj ludantoj de la lando. Kompreneble, pro la milito, tiu finala partiserio ne okazis kun la kutima iom solena ceremonio. Interalie, oni decidis ludi la partiojn en Hiroŝimo anstataŭ Tokio.
Sed la hiroŝima policestro malpermesis, ke oni ludu en la urbo mem, pro la risko de bombado. Do, tiun tagon, oni komencis ludi en domo situanta en la kamparo ekster la urbo.
Estis belega tago. La ludantoj aŭdis aviadilon superflugi la urbon, sed ne tro zorgis, ĉar la maŝino estis sola. Post kelkaj momentoj la lumego de la bombo atingis ilin kaj ili ege maltrankviliĝis, sed ne komprenis tion, kio okazis. Poste atingis ilin la bruego de la eksplodo. Estis kelkaj sekundoj inter lumo kaj bruo, ĉar sono disvastiĝas ege malpli rapide ol lumo. Kun la bruo frapis la domon la blovego produktita de la bombo. Tamen, ĉar ili estis malproksime de la urbocentro, kie falis la bombo, la vento ne tro grave damaĝis la domon, ŝirante nur kelkajn paperajn vandojn kaj malordigante la ŝtonojn sur la tabulo.
Sed, ĉar ne estis aliaj eksplodoj, ili retrankviliĝis kaj — kion alian fari? — reordigis kiom eble la domon. Ili ne zorgis pri ilia interrompita partio, ĉar bonaj ludantoj kapablas parkere reludi tutan partion. Ili do residis antaŭ la tabulo, forprenis ĉiujn luditajn ŝtonojn kaj reludis la partion de la komenco ĝis la lasta jam farita ŝtonmeto. Ili tiam povis fini la partion.
Nur kiam komencis alflui multegaj homoj fuĝantaj la urbon, ili ekkonsciis, ke la eksplodo signis eksterordinaran, teruran katastrofon.
Do ili supervivis, danke al zorgema policestro, kiu mem eble pereis. Mi ne scias, ĉu tio veras, sed mi imagas, kiom, verŝajne, en la postaj jaroj de sia vivo, ili honoris lian memoron
Revenu al la hejmpaĝo
El la Tragedio de Makbeto Jason SCALISE
Dum mi ĉeestis mez-lernejon, mi devis enmemorigi kelkajn frazojn de la Ŝejkspira teatraĵo Makbeto. Mi nun volus prezenti mian tradukon de tiuj frazoj por vi.
******************************************
Morgaŭ kaj morgaŭ kaj morgaŭ Enŝteliĝas per eta paŝo de tag’ al tag’ Al la lasta silabo de l’historio. Kaj ĉiuj hieraŭoj stultulojn lumgvidis Al la morto polva. Velku! Velku, manka flamo! Vivo ombre marŝas, malfeliĉe dramas kaj Pavas kaj paradas sur scenejo, kaj silentiĝas. Rakonto rakontita de idioto, son- kaj furiozo-plena, Signifanta nulon. - Makbeto, Akto 5, Sceno 5
******************************************* Tomorrow, and tomorrow, and tomorrow Creeps in this petty pace from day to day, To the last syllable of recorded time; And all our yesterdays have lighted fools The way to dusty death. Out, out brief candle! Life's but a walking shadow, a poor player That struts and frets his hour upon the stage And then is heard no more: it is a tale Told by an idiot, full of sound and fury, Signifying nothing. -- Macbeth, Act 5, Scene 5
Revenu al la hejmpaĝo
Miaj Spertoj Bharat GHIMIRE
Mi magistris en la Angla literaturo pasintjare kaj post tiu ĉi altnivela studo, mi devus esti bona parolanto de la angla. Mi pensis, ke mi fakte estas. Mi ne kredas, ke eĉ kutima anglo legas tiom da anglalingvaj libroj, kiom mi legis. Tamen post mia alveno al Usono, mi sciis ke fakte mia nivelo estas pli malalta ol eĉ infanoj ĉi tie. Kiam mi venis en la flughavenon en Novjorko kaj parolis kun enmigrantoficisto, mi malfacile povis kompreni lin. Li devis paroli malrapide por ke mi komprenu. Mi tuj rimarkis ke fakte ne estas facile lerni fremdan lingvon kaj mi malfeliĉiĝis pro la malsukceso post tiom da jaroj.
Kaj en sama tago Tomaso, kiu estas Esperantisto kaj gastigis min, venis preni min ĉe la stacidomo de la subtera trajno kaj mi komprenis lin kvazaŭ li parolus mian gepatran lingvon. Do, tiun tagon mia admiro al Esperanto pli grandiĝis . Mi tagon post tago renkontas Esperantistojn kaj mi ne havas problemon komuniki kun ili. Dum unu nokto geamikoj de Erin (kiu gastigis min ĉe sia apartamento en Bostono) invitis nin al restoracio. Tie oni parolis kun mi angle sed mi la plej multon ne komprenis. Erin devis traduki por mi al Esperanto por faciligi nian paroladon. Mi ege bedaŭris pro la afero kaj tiu okazaĵo montris al mi, ke Esperanto estas ege taŭga lingvo por la internacia komunikado.
Post la 89a UK en Pekino mi revenante vizits Ĉendu, kiu estas la norda parto de Ĉino, kaj mi hazarde trovis la lokan angla-parolantan ĉiĉeronon. Sed lia prononco estis tiom terura, ke mi povis kompreni nenion. Sed sekvantan tagon mi estis kun kelkaj lokaj Esperantistoj kaj mi sentis kvazaŭ mi parolus kun familianoj.
Mi lernis la francan ses monatojn kaj la araban unu jaron sed mi povas paroli nur iomete. Se mi studus tiom da tempo Esperanton mi estus pli bona parolanto, ol nun mi estas. Esperanto fakte bezonas nur bazan gramatikon por simpla komunikado. Tio ne signifas ke ĝi venos kiel la folioj al la arbo. Oni bezonas iom da laboro por plibonigi la lingvon. Kelkaj bonaj uzantoj de la lingvo kiel Philip Pierce, kiu estas Usona-Nepalano, opinias ke Esperanto estas facila sed ne simpla lingvo. Ankaŭ mi konsentas kun tio. Oni devas ĉiun tagon legi librojn kaj ludi kun la vortoj por fariĝi tre bona Esperantisto. Por simpla komunikado tamen sufiĉas malpli da laboro.
Hieraŭ mi bonŝance havis ŝancon ĉeesti intervjuon kun ĵurnalistino de Vermonta Publika Radio. Mi konstatis tiam ke ĉiuj Esperantistoj estas ege seriozaj kaj iliaj sentoj kaj ideoj estas la samaj. Oni samvoĉe defendis Esperanton kaj la Esperanto-Movadon kvazaŭ la mensoj de ĉiu homo estas uniĝintaj. Ili prezentis sin tiel klere kaj lerte, ke oni ne povas dubi, ke aktivuloj laboras elkore. Ĉiu laŭeble provis klarigi pri nia kara lingvo kaj tio ege ĝojigis min. Poste mi miris, ke homoj de diversaj kulturoj, politikoj kaj landoj havas samajn pensojn. Tio restas en mia kapo ege mirinda.
Laste, mi diras ke Esperanto havas tiun kulturon, kiun fakte oni ne povas per vortoj klarigi. Mi povas instrui kiel naĝi sed la lernanto ne povas lerni la naĝadon ĝis kiam li aŭ ŝi mem ensaltas la akvon. Simile, por kompreni Esperanton kaj ties mondon oni devas ensalti la kulturon kaj esplori por si mem.
Revenu al la hejmpaĝo
|