
















|
|
Numero 3
Kaptu la ŝancon! Bharat GHIMIRE
Mi ne opinias, ke oni tute ne parolu pri Esperanto kaj E-movado dum enkondukaj kursoj. Movadaj aferoj havas sian lokon, sed pli gravas ke oni uzu la lingvon por esprimi sin kaj partopreni internacian interkomunikadon. Homoj pensu ke Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ ke ĝi instruas la novan vivmanieron kaj utilas por altigi la mensnivelon.
Mi foje spertas dum mia instruado en Nepalo ke oni serĉas la novan ideon pli, ol la lingvon. Kaj se mi instruus nur gramatikon kaj paroligus la kursanojn la nombro tagon post tago malaltiĝus ĝis finfine mi restus sola. Bonaj instruistoj devas ne nur paroligi kursanojn sed pensigi, por ke ili konsciu, ke Esperanto donas ion bonan al iliaj vivoj. Kune kun la lingvo, kursanoj lernu ion novan pri la mondo kaj fremdaj kulturoj ĉiutage. La fakto estas ke ili simple ne interesiĝas pri la lingvo sen la ebleco lerni pri la mondo. Mi vidas, ke multaj instruistoj ripetas ĉiun tagon la samajn aferojn pri Esperanto kaj la Esperanto-Movado. Tiaj esprimoj igas novajn lerantojn suspekti kontraŭ la lingvo kaj rigardi Esperantistojn kiel strangulojn. Pli bone estas lasi la kursanojn mem esplori pri la Movado, kiam ili ekinteresiĝas pri ĝi.
Nun la mondo malgrandiĝas kaj pensmaniero de la homaro ŝanĝiĝas. Scienco kaj teknologio faciligas vivon de la homaro kaj nuna homo ŝatas fari facilajn laborojn. Oni ne volas perdi multe da tempo esprimi sin alilingve. Nun mankas homoj, kiuj lernas la Grekan kaj Sanskritan lingvojn, ĉar tiuj lingvoj bezonas multe da tempo kaj energio. Do, valoro de Esperanto pli grandiĝas tagon post tago ĉar ĝi pli kaj pli kongruas kun la celoj kaj emoj de la nuna mondo. Multaj personoj ne scias pri Esperanto kaj pro tio ili suferas. Mi renkontis multajn Esperantistojn en Koreio kaj Ĉinio, kaj ili diris ke ili provis lerni la Anglan kaj aliajn Eŭropajn linvojn por vojaĝkialoj sed ili ne sukcesis. Finfine ili aŭdis ke ekzistas lingvo, kiun oni povas lerni facile. Povas esti tiaj homoj en granda nombro en la mondo. Propagando estas ege necesa afero por sciigi la mondon, ke ekzistas tia lingvo. Homoj fine devas akcepti Esperanton kiel rimedon de la internacia komunikado.
Esperanto fakte estas taŭga lingvo por lerni pri aliaj kulturoj. Tio ne eblas se iu lernas nur naciajn lingvojn. Se iu Esperanto-parolanto venas al urbo, aliaj Esperantistoj tuj iras renkonti lin aŭ ŝin, sed mi neniam iras viziti fremdulon kiu parolas la Nepalan kaj venas en mian urbon.
Do, tempo venas kapti la ŝancon kaj antaŭenigi la Movadon ŝanĝante la tradiciajn kursmanierojn. Ni aktivuloj devas sekvi la tempon kaj ŝanĝi la vivmanieron per la lingvo Esperanto por ke homoj trovu ion novan krom la lingvo mem. Tiu nova rimedo ne devas esti precize la sama ĉirkaŭ la mondo—pro malsamaj kulturoj ekzistas malsamaj rimedoj plej bone instrui Esperanton tiel, kiel la tempo kaj spaco postulas.
Revenu al la hejmpaĝo
Ĉirp’! Verkis Bertilo. Fotis Birke.
Liĉjo provizis nin per multaj diversaj vortaroj (dankon, Liĉjo!). Tio estas tre bona, ĉar ne ĉiuj vortaroj enhavas ĉiujn vortojn. Ekzemple, en la plej granda vortaro, kiun ni havas – la Plena Ilustrita Vortaro 2005 (PIV) – mankas vorto por tiuj dolĉegaj estaĵetoj, kiuj kantas al ni ĥore en la mateno (je la kvina horo - laŭdire), kaj kiuj kuras inter niaj piedoj, kiam ni manĝas sur la teraso. Vi scias, tiuj sciurosimilaj longvostaj ĉarmuloj. Iafoje ili eĉ kuras en la manĝosalonon.
Tiaj bestetoj apenaŭ ekzistas en Svedujo kaj Germanujo, kaj tial mi kaj Birke neniam havis okazon paroli pri ili, nek ekscii, kiel nomi ilin en Esperanto. Tial tuj kiam ni alvenis al Bostono kelkajn tagojn antaŭ NASK, pli precize al Andover iom norde de Bostono, ni tuj scivolemis, kiam ni ekrenkontis tiajn vostulojn unuafoje: Kiel nomi ilin?
Niaj gastigantoj, Dejv kaj Lena, bonŝance scias multe pri bestoj kaj kreskaĵoj, kaj ili tuj informis nin, ke tiuj karuletoj estas tamiasoj. Do, tiun vorton ni ekuzis.
Sed kiam ni alvenis al Brattleboro, ni rimarkis, ke aliaj nomas tiujn samajn bestojn per la vorto eŭtamioj. Kion fari? Kiun kredi?
Kiel mi jam skribis, en PIV niaj karaj amikoj tute ne aperas. Sed ni trovis, ke la vortaro de Benson, kiun Liĉjo metis en nian grandan vortaroskatolon, enhavas la vorton eŭtamio. Ĉu ĝi do estas la ĝusta vorto?
Malfacile... Mi ne estas bestospecialisto, kaj tial oni eble ne tro fidu al mi, sed mi provis iom esplori per la Interreto (tion mi ĉiam faras, kiam mi volas ion ekscii). Kaj tie mi trovis, ke fakte temas pri du malsamaj bestospecoj! Unu el ili nomiĝas en scienca Latino Eutamias, dum la alia nomiĝas Tamias. Mi krome eksciis, ke ĉi tie en orienta Usono, oni renkontas precipe bestojn de la speco Tamias. Ŝajnas do tamen, ke Dejv kaj Lena pravas. Niaj manĝohoraj akompanantoj estas tamiasoj.
Aliflanke, nesciencistoj apenaŭ distingas inter Eutamias kaj Tamias. En la Angla oni nomas ambaŭ (se mi ne eraras) chipmunk. Ĉu do Esperantistoj devas studi bestosciencon por scii, kiam diri eŭtamio, kaj kiam diri tamiaso? Tio ŝajnas troa postulo. Kion do fari?
Eble ekzistas elturniĝo. Miaj Interretaj esploroj indikas, ke la sciencistoj intertempe (eble lastatempe) iom reklasis tiujn du bestospecojn, kaj ke nuntempe ambaŭ apartenas al komuna genro kun la nomo Tamias. Se tio estas prava, tiam eŭtamio estas speco de tamiaso, kaj sekve en ordinara ĉiutaga parolado oni povas trankvile nomi ambaŭ sendistinge per la vorto tamiaso.
Mi aldonu, ke mi trovis en la Reto ankaŭ la formon tamio (por tamiaso). Ialoke oni eĉ parolas pri ĉipmunko. Kaj multaj kontentiĝas per la malpreciza esprimo striita sciuro (kvankam ne vere temas pri sciuroj). La lasta ĉirpo do eble ankoraŭ ne estas dirita pri tiu ĉi grava demando.
Revenu al la hejmpaĝo
Rapid-Kursaro – konkurenco kontraŭ NASK!!! Filipo DORCAS
[Ĉi tio ne ekzistas! Ne maltrankviliĝu!]
La fama kurso por lerni Esperanto rapide reaperos baldaŭ en via urbo!
Elektu el la tri elektoj tiun metodon, kiun vi preferas.
1. La "Frap-Metodo"
Tiu ĉi metodo estas por tiuj, kiuj eble ne pretas por la pli fama metodo, kiun ni ofertis en la pasinto (vidu la duan elekton sube). Sed tamen, vi lernos treege rapide. Ĉefe, la instruisto lernigos vin la lecionon. Tuj poste, tiu fortulo demandos al vi pri la materialo el la leciono. Se vi aŭ ne respondos, aŭ respondos malĝuste, la instruisto vangfrapos vin. Se la eraro estas tre malĝusta, tre terura, vi ricevos du frapojn anstataŭ nur unu. Per tiu ago, la lernado daŭros. Averton – Se vi kutime ricevos la duoblan frapon, la prezo por la kurso ankaŭ duobliĝos.
2. La "Bat-metodo"
Ĉi tiu metodo estas la plej fama metodo, kiun ni ofertas en nia rapid-kursaro. Ĝi similas la frap-metodon, sed la instruisto estas pli forta, pli granda, kaj portas bastonegon. Nia advokato malpermesas ke ni pli klare priskribu la agojn de la superulo en la klasĉambro. Tamen, ni garantias ke vi lernos tre rapide. Ni rimarkas, ke neniu dormetas tra la lecionojn.
3. La "Sonĝ-metodo"
Malgraŭ la sukceso de niaj aliaj du metodoj, kelkaj studantoj preferas la sonĝ-metodon. Ĉi tiu metodo furoras ĉe la hospitalo post bat-metoda kurso. Per ĉi tiu metodo, la flegistino metas lernolibron sub la kapkusenon de la studanto. Dum la dormado la scio fluas tra la kapkuseno kaj en la cerbon de la dormanto. Matene, la flegistino demandos al vi, "Aŭ ĉu vi lernis dum via dormado, aŭ ĉu vi deziras reiri al la klasĉambro por lerni plu per la bat-metodo?" Ĉiu-okaze ni eltrovas, ke la studantoj esprimas ke ili lernis ja per la sonĝ-metodo. Do, evidente tiu metodo tre multe sukcesas.
Aliĝu nun! Legu la informojn ĉe nia nova retsito sur la tut-tera teksaĵo: ttt.lernu_rapide.com/doloroj_kaj_vundoj.html
Revenu al la hejmpaĝo
La putrinta hakiltenilo Francisko LORRAIN
Orientanoj havas plurajn esprimojn por nomi goon. Unu el ili estas "putrinta hakiltenilo." Strange, ĉu ne? Tiu nomo devenas el malnova ĉina legendo, kiun mi tuj rakontos al vi.
Lignohakisto nomata Wang Zhi [prononcu Wang Ĉe], juna kaj fortika, ofte vagadis malproksimen en la montojn, serĉante arbojn dignajn je sia hakilo. Iun tagon, esplorinte eĉ pli foren ol kutime, li perdiĝis.
Li iris tien kaj reen, serĉante sian vojon, kaj alvenis al senarbejo, kie du strangaj maljunuloj sidis ambaŭflanke de gotabulo kuŝanta sur ŝtono. La sinteno de la maljunuloj, ilia grandega aĝo, kaj lia propra pasio por goo igis lin alproksimiĝi. Li metis sian hakilon sur la grundon kaj tuj enprofundiĝis en la partion, kiu disvolviĝis antaŭ liaj okuloj. Ambaŭ ludantoj estis fakte senmortuloj, kiuj ludis sian preferatan ludon en la sovaĝa naturo, kie plaĉas al ili vivi.
Unu el la ludantoj donis al Wang Zhi daktilosimilan frukton por manĝi. Ĝin maĉinte kaj englutinte, li ne plu sentis malsaton, nek soifon. Li falis en trancon dum horo aŭ du, laŭ lia impreso. Kiam li vekiĝis, la du senmortuloj estis malaperantaj en la ĉielo.
Konfuzite kaj palpante sian barbon, li ekkonstatis, ke ĝi estis fariĝinta neimageble longa kaj blanka, kaj same liaj haroj. Li provis pluki sian hakilon el la grundo, sed la tenilo polviĝis, trae putrinte.
Ege skuite, li tamen, iom post iom, pli-malpli renormaliĝis kaj, per la malrapida paŝo de la maljunulo, kiu li nun estis, li finfine retrovis sian vojon. Sed, atente observante ĉion, kion li vidis, ŝajnis al li, ke mensogis lia memoro, ĉar ĉio aspektis malsame.
Reveninte al sia vilaĝo, kie ankaŭ ĉio ŝajnis ŝanĝita, Wang Zhi ekploregis. Lia tuta familio estis malaperinta, nekonata eĉ de la plej maljunaj loĝantoj.
Poeto kaj kortega funkciulo, la japano Ki no Tomonori aludis tiun legendon en korŝiraj versoj verkitaj ĉirkaŭ la jaro 900, je lia reveno hejmen post longjara servado en malproksima provinco:
Mi revenis hejmen. Neniu amiko por goi. Tiu fora loko, Kie hakiltenilo polviĝis, Kiel ĝi fariĝis al mi kara!
En Oriento, la temo de la putrinta hakiltenilo inspiradis verkistojn kaj poetojn ĝis la nuna epoko. [Fonto: revuo Go World, nº 69 (1993)]
Revenu al la hejmpaĝo
|