Numero 2


Enketo pri Eksterklasaj Eventoj
Tim WESTOVER

Karaj NASKanoj,

La hodiaŭa numero estas plenŝtopita per grava informo! Nepre atentu la anoncon pri gramatikaj seminaroj kaj la materialon por la unua seminario.

Jen mallongaj priskriboj de eblaj eksterklasaj programoj. Bonvolu tralegi ilin kaj pensi, kiuj plej interesas vin. Mi petas vin plenigi la enketon, kiu troviĝas sur la lasta paĝo de la hodiaŭa Fasko, kaj redoni ĝin al mi (Tim Westover). Vi trovos min aŭ en Gamble 203, aŭ en la manĝejo, aŭ dum vesperaj programoj.

Sabataj Ekskursoj: Ni havas kelkajn liberajn sabatojn fari duontagajn aŭ tuttagajn ekskursojn. Bonvolu noti, kiuj el la subaj ekskursoj interesas vin, kaj mi klopodos aranĝi tiujn, kiuj plaĉas al la plejmulto.

Manchester, VT estas unu horon for—bela urbeto kun marmoraj trotuaroj, malnovaj domegoj, kaj multe da butikoj, kiuj vendas kaj modernajn modojn kaj antikvaĵojn.
Wilmington, VT estas pli malgranda ol Madison, sed pli proksime (ĉ. 20 minutoj), kaj simile havas multajn butikojn kaj ĉarmajn kafejojn.
Vermont Renaissance Festival festas la Mezepokan Eŭropon (ĉar en Usono oni ne havis mezepokon kaj sentas iun mankon). Estas ĉevalrajdantoj, reĝoj, reĝinoj, tiel nomataj tipaj mezepokaj manĝaĵoj, teatraj spektakloj, kaj kompreneble multaj eblecoj apartigi vin de via mono, inkluzive de butikumado.
Rivera Krozado per la "Belle of Brattleboro" laŭiras la lagetojn kaj riverojn en la regiono. Ĝi entenas 49 homojn, do ne temas pri granda ŝipo. Foje estas eĉ muzikistoj, kiuj ludas dum la krozado.
Vagado en Ŝtata Parko ebilgas vin esplori la belan Vermontan medion. Estas parkoj kun facilaj vojetoj tra la arbaro; estas parkoj kun pli krutaj vojetoj al akvofaloj, kaj estas eĉ parkoj, kiuj havas naĝlokojn. Laŭ prefero de la plejmulto ni elektos parkon kaj celon.

Diservoj dum semajnfino:

La subaj preĝejoj havas diservojn. Se vi havas intereson ĉeesti, notu ĉe la enketo kaj mi kunordigos transportadon se eblas. Ĉiu tempo sube estas matene dimanĉe, se ne alie skribite.

Sts. Panteleimon, Barbara Greek Orthodox Church
St. Michael's Roman Catholic Church
Agape Christian Fellowship
Congregation Shir He-Harim
Shambhala Buddhist Center
First Church of Christ, Scientist
West Brattleboro Baptist Church
All Souls Church Unitarian Universalist
Centre Congregational Church
First United Methodist Church
Trinity Lutheran Church
St. Michael's Episcopal Church

Aliaj diservoj en Brattleboro kaj apudaj urboj listiĝas ĉe retejo de la Brattleboro Reformer: http://www.reformer.com

Laste, ĉu vi havas ideojn pri aliaj vesperaj programoj? Povas esti prelego via pri hejmlando, vojaĝoj, kulturo, Esperantaĵoj, aŭ povas esti ideo pri spektinda filmo, temo por diskutrondo, invito al breto- aŭ kartludo, aŭ deziro kunigi kelkajn muzikistojn por muzikumi. Bonvolu skribi viajn ideojn sur la enketo kaj redonu ĝi al mi.

Revenu al la hejmpaĝo


Gramatikaj seminarioj
Bertilo WENNERGREN

Libervolaj aldonaj seminarioj precipe por la 3a nivelo, sed ĉiuj interesatoj estos bonvenaj.

Lernu kaj diskutu pri "gramatiklaĵoj":
  • pri fajnaj detaloj de la Esperanta gramatiko
  • pri reguloj kaj reguletoj, kiujn oni ofte forgesas trakti en ordinaraj kursoj
  • pri malfacilaĵoj en la facila lingvo Esperanto
  • pri senbezonaj eraroj, kiujn multaj faradas (ankaŭ progresintoj)
  • kaj pri ĉio ajn simila, pri kio vi interesiĝas
La seminarioj okazos (verŝajne) posttagmeze ĉiun duan tagon (depende de la tempo havebla kaj de via intereso).

Antaŭ ĉiu seminario mi disdonos materialon, kiun vi prilaboru mem (estos bone labori duope aŭ triope). En la sekva seminario ni diskutos pri la materialo kaj pri demandoj aperintaj dum la prilaborado.

Dum la seminarioj vi povos demandi pri ĉio ajn, pri kio vi scivolas: pri gramatiko, pri vortprovizo, pri stilo, pri lingva evoluo...

Ĉiu seminario estos memstara. Vi povos partopreni, kiam vi volos.

Krome Bertilo estos je la dispono de ĉiuj partoprenantoj ĉiam ajn dum la tri semajnoj. Se pri io lingva vi bezonos helpon, simple demandu. Se en la ordinaraj lecionoj aperos demandoj (gramatikaj aŭ alispecaj), kiuj estas tro specialaj por la leciono, vi povos anstataŭe demandi al Bertilo poste.

Sed ne forgesu, ke haveblas en la Interreto ankaŭ virtuala Bertilo, kiun vi povas konsulti ĉiam ajn:

http://bertilow.com/pmeg/
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

Revenu al la hejmpaĝo