
















|
|
Numero 13
Plia Rakonto pri Patro, Elefantoj, kaj idoj Bob Russell
Jen alia rakonto pri la patro, filo, elefanto, kaj elefantido, kiun mi forgesis enmeti en la hieraŭan Faskon. -Tim



Kara,
Mankas al mi tempo. La sonorilo de la besto-ĝardeno estas sonoronta por la hodiaŭa malfermo.
Kiel amare mi sentas la mankon de vi! Ekde la kapto kaj malliberigo de mi kaj nia ido, mi estas malfeliĉa. Tiom mi kulpigas min, esti kaptita tiamaniere.
Mi sopiras je vi kaj je viaj fratinoj, je la libera savano, je la manĝado de diversspecaj verdaj folioj en nia kamparo, je la baobabo por grati la dorson. Ho, forte mankas al mi la baobabo!
Kara, vi certe ne kredos tion, kio hieraŭ okazis. Eĉ mi ne kredas, kaj mi partoprenis. Vi memoras ke mi jam rakontis al vi, kiel facile mi povas klini la branĉon de la arbo en la apuda tigrokaĝo por atingi la foliojn tie. Do, ne, mi komencu de la komenco.
Hieraŭ, en la malfrua posttagmezo, tuj antaŭ la fermotempo de la besto-ĝardeno, venis al nia kaĝo virhomo kun homido. Mi ege koleris: Ili supozis, ke ni estu pretaj ludi kune kun ili! Do, mi estis tiom preta ludi kun ili. Mi jam bone lernis, ke, kiam mi estas ĉe homoj, mi devas kaŝi miajn kolerajn reagojn. Do, tion mi faris.
Nia ido ludis kune kun la homido. Mi iom ludis kune kun la virhomo. Mi eĉ balancis min kune kun li! Jaĥ!
La fermsonorilo sonis, kaj la homoj iĝis pretaj eliri. Tiam mi komencis ĝoje ludi kun la virhomo! Eble tion li ne ege ĝuis. Ĉiuokaze, ne daŭris tiom longe.
Ankaŭ la traktado ne daŭris longe. Tutnatura manĝaĵo estas preskaŭ neniam havebla ĉi tie. Kaj, la rekompenco! Mi certe konsentas, ke la baobabo estas la plej bona dorsogratilo en la mondo, sed la tigro sufiĉe bone faris la servon. Mi ege ĝuis!
Restas la homida peco de viando, do eble morgaŭ . . .
Revenu al la hejmpaĝo
|