
















|
|
Numero 12
Post NASK, Kion Fari? Liĉjo Miller
Ho ve! Tiom rapide venas la fino de niaj tri semajnoj en la verdaj montoj! Sed la fino de la kursaro ne estas la fino de via lernado de Esperanto. Lerni novan lingvon (kiel vi bone scias post tri semajnoj de laboro) estas malfacile. Esperanto estas multe pli facila ol aliaj lingvoj, sed tamen vi devas dediĉi iom da tempo kaj peno por progresi.
Baldaŭ vi estos ne ĉe SIT en klasĉambro kun instruisto, sed ĉe vi kun via hundo aŭ kato aŭ pluŝbesto (verŝajne pli kareseblaj ol mi kaj Birke kaj Paŭlo, sed malpli utilaj por lingvolernado) . . . Kion fari por daŭre lerni? Kion vi povos fari praktike por progresi sen la helpo de instruistoj kaj la aliaj kursanoj ĉi tie en Vermonto? Mi donas kelkajn ideojn; certe vi povos elpensi aliajn:
1. Ne forgesu ke ekzistas la interreto kaj e-poŝto! Vi havas la adresaron, kaj preskaŭ ĉiu ĉi tie estas atingebla mirinde rapide kaj simple. Kian grandan avantaĝon ni havas hodiaŭ. Do ne hezitu skribi al viaj amikoj kaj kunklasanoj. Vi povas peti helpon, trovi respondojn al demandoj pri la lingvo, kaj eĉ pli grave vi povas tiel uzi la lingvon. Se vi ne skribas perfekte, ne gravas. Via kapablo uzi la lingvon pliboniĝos iom post iom. (Kaj estas certe ke se vi ne uzos la lingvon, vi ne progresos . . . )
2. Mi rekomendas ke vi faru ion pri Esperanto ĉiun tagon, eĉ se nur dum kvin aŭ dek minutoj. Esperanto estas tia, kia per malmulte da tempo vi povos vere lerni kaj gajni. Kaj ne planu, ekzemple, dediĉi unu horon ĉiun tagon al la studado; tuj venos tago kiam tio ne eblos, kaj vi malkuraĝiĝos. Sed certe en iu ajn tago vi povos trovi kvin minutojn por . . . kion fari? Legi unu paĝon en via lernolibro; skribi mallongan e-poŝtan mesaĝon; lerni 2-3 novajn vortojn; kanti kanton; ktp. La sekreto estas ĉiutage fari ion.
3. Verŝajne vi jam havas lernolibron kaj vortaron. Ne hezitu uzi ilin. Ĉiuj el ni devas serĉi vortojn en la vortaro. Tio ne signifas ke vi ne lernas la lingvon, nur ke vi ĝis nun ne lernis ĉion en ĝi.
4. Kaj fine (ne temas pri la fino de ideoj, sed nur de ĉi tiu listo . . . ), ne haltu en la lernolibro, sed legu ion pli interesan. Vortoj kaj gramatiko havas signifon nur en kunteksto. En nia Esperanto-mondo ekzistas mirinda literaturo. Vi trovos tradukojn de Winnie-la-Pu, La Hobito, kaj Sherlock Holmes; vi trovos amrakontojn, krimromanojn, multe da poezio; vi trovos fabelojn kaj fablojn, fe-rakontojn; vi trovos humuraĵojn, ŝercojn; kaj vi trovos seriozajn eseojn kaj klerigajn artikolojn. Mi kuraĝigas vin aĉeti almenaŭ unu libron en Esperanto . . . lernolibro helpos vin lerni, sed ordinara libro helpos vin ĝui la lingvon! En Usono vi povas aĉeti librojn de ELNA (http://www.esperanto-usa.org), kaj la Universala Esperanto-Asocio (http://www.uea.org) havas mirindan libroservon. Do esploru, trovu, kaj ĝuu.
Mi devas fini, sed laste mi diru: Vi havas mian ret-adreson, kaj se vi iam bezonos helpon, klarigon, aŭ kuraĝigon, ne hezitu skribi rekte al mi. Mi aŭ helpos, aŭ trovos iun alian kiu povos.
Revenu al la hejmpaĝo
Goo kaj budhismo en Japanujo Francisko Lorrain
Post pli ol jarmila evoluado en Ĉinio, goo disvastiĝis al Koreujo, kaj de tie al Japanujo. Tio okazis inter la 2a kaj 6a jarcentoj.
En Japanujo, goo estis ĉiam rigardata nobla okupo. Jen japana monaĥa regulo de la jaro 701:
Por gemonaĥoj, kiuj muzikadas aŭ vetadas: cent tagojn da deviga laboro. Tamen neniu limigo trafas kotoon [la japanan citron, noblan muzikilon], nek goon.
La vorto vetado eble celis triktrakon (“backgammon”), ĉe kiu ĉiam pendis mona vetaĵo.
Dogen, elstara japana zena majstro, en eseo titolita “Printempo kaj aŭtuno” verkita en 1244, komentas koanon de ĉina majstro de la 9a jarcento kaj starigas al la leganto la jenan demandon, koanon en koano:
Ni supozu gopartion; kiuj estas la du ludantoj?
Lia sekva komentario indikas, ke lia demando celas estigi ĉe la leganto la fundan sperton de malapartiĝo, unu el la oftaj sekvoj de la diligenta praktikado de meditado.
En Japanujo goo iom post iom fariĝis vojo — japane kido —, simila al la sabra, pafarka aŭ tea vojoj. En 1603, la ŝoguno starigis registaran goburoon kaj nomumis kiel direktoron de tiu buroo la plej fortan tiutempan ludanton, la budhistan monaĥon Nikkai, de la sekto Nichiren. La rolo de tiu buroo estis kontroli gokonkursojn kaj la rangojn atribuatajn al la ludantoj, kaj pli ĝenerale flegi la disvolviĝadon de la ludo en la lando.
Ekde tiu epoko, la registaro subvenciis kvar familiojn de heredaj goludantoj, du el la Nichiren-sekto kaj du el alia sekto. Estris ĉiun el tiuj familioj laika monaĥo, kiu elektis sian posteulon inter siaj plej lertaj disĉiploj kaj adoptis lin kiel filon. Ĉi tiu siavice fariĝis laika monaĥo, kaj tiel plu. La heredonto foje estis la vera filo de la majstro, sed tio ne oftis, ĉar talento ne ĉiam transiras de patro al filo!
El tiuj kvar godomoj, tri pluvivis ĝis fine de la 19a jarcento. La ĉefa, la Honinbo-domo, kies unua estro estis Nikkai (kun la nomo HONINBO Sansa), transdaŭris ĝis 1938. Tiun jaron, la lasta majstro de la familio, HONINBO Shusai, emeritiĝis post fama gopartio priskribita de la nobelpremiita aŭtoro KAWABATA Yasunari en sia libro La gomajstro. Antaŭ tiu partio, malavare, Shusai estis anoncinta, ke, post la partio, li donacos sian Honinbo-titolon al Japana Go-Asocio, por ke ĝi estonte estu aljuĝata al la venkinto de turniro. La heredonto de la majstro estis mortinta de tifo kaj ne estis anstataŭita. La titolo do travivis, kaj ankoraŭ hodiaŭ travivas, sed la Honinbo-domo estingiĝus je Shusai.
En tiu partio, pro sia pozicio kaj aĝo, ĉi tiu estis Blanko: li havis la honoron ludi la duan ŝtonon. Malgraŭ sia kromnomo “nevenkebla majstro”, li malgajnis, sed per nur kvin poentoj. Tiu rezulto, favore al Nigro, kiu havas la avantaĝon ludi la unuan ŝtonon, proksimas al la antaŭvidata rezulto de partio inter egalfortaj ludantoj. La malvenko de la majstro do ne estis decidita. Tio estis ne nur la fino de respekteginda plurjarcenta sinsekvo de majstroj, sed ankaŭ la korprema fino de tuta epoko.
Revenu al la hejmpaĝo
Rakontoj pri Elefantoj Studentoj en la dua niveol
Jen alia bildrakonto de la germana desegnisto E. O. Plauen. Mi uzis ĝin en mia leciono por instrui pri "si", kaj mi mem estas surprizita, kiaj diversaj rakontoj poste rezultiĝis el ĝi! -Birke



Komuniki sen vortoj Thomas Rusch
Unu tagon venis la patro kun sia filo al la bestĝardeno. Ili havis la okazon vidi ĉiujn bestojn: al la filo plaĉis plej la simioj.
En ĉi tiu tago okazis al ili io speciala. Ili eniris la konstruaĵon de la elefantoj. Mirante pri ili, la knabo demandis al sia patro: -Kiel povas esti la elefantoj tiel grandaj? La patro respondis, -Mi ne scias. Rigardu. Tie estas elefantido. Ĝi venas. Zorge vi rajtas tuŝi ĝin.
Tiam aliris la knabo la elefantidon. Unue tre malrapide. La hometo kaj la elefanteto faris okulkontakton. Ĉio estis bona. La du tuŝis unu la alian. Ili estis tre kontentaj.
Ankaŭ la patroj iĝis tre kontentaj. Ili rekonis la trankvilon kaj senkulpecon, kiun prezentis la du etaj estaĵoj. La patroj volis ankaŭ partopreni en la bona sento de la momento. La patroj venis kune, starante unu apud la alia. Jes, pensis ili, la vivo estas bela.
Bildorakonto Ĝejsonmato
“Paĉjo, Paĉjo, vidu! Vidu elefanton! La elefanto estas kun sia elefantido.” diras Karlo kiam li saltas kaj kroĉiĝas al la mano de sia patro. Karlo gajnis bonegajn notojn en sia unua jaro en lernejo. Lia patro estas tre fiera pri sia filo kaj prenis Karlon al cirko. Karlo estas ĝoja kaj energia, ĉar li estas en cirko.
“Ĉu vi volas dorloti la elefanton?” Demandas la patro de Karlo.
“Ne, ne, ne estas grave.” La subite embarasita knabo respondas.
“Panjo, Panjo, vidu! Vidu viron! La viro estas kun sia virido.” diras Elajno, la elefantido, kiam ĝi balancas sin kaj kroĉiĝas al la rostro de sia patrino. Elajno lernis bonege la elefantan dresadon. Ĝia patrino estas tre fiera pri sia ido kaj prenis Elajnon por vidi la homojn. Elajno estas ĝoja kaj energia, ĉar ĝi vidas la homojn.
“Ĉu vi volas dorloti la viridon?” Demandas la elefantino.
“Ne, ne, ne estas grave.” La subite embarasita elefantido respondas.
“Iru, iru fileto, estas sekure, la elefantidoj ŝatas la knabojn. Ne timu!” Diras la patro, dum li alŝovetas Karlon al la elefantido. Karlo piediras al la elefantido. “Nun, manpremu ĝian rostron!”
“Iru, mia kara, estas sekure, la viridoj ŝatas la elefantidojn. Ne timu!” Diras la elefantino dum ŝi alŝovetas Elajnon al la knabo. La elefantido piediras al Karlo. “Nun, rostropremu lian manon!”
La knabo kaj la elefantido manpremas kaj rostropremas. Poste, ili brakumas (aŭ, eble: rostrumas, se vi preferas) unu al alian. La patro kaj la elefanto rigardas ilin. Poste, ili rigardas unu la alian. La patro de Karlo piediras ĉirkaŭ sia filo kaj lia nova amiko. La patro de Karlo balancas sin kun la elefanto.
Bestĝardena amikeco Elizabeto
Certe ĝi estas stranga bestoĝardeno, ĉar la homoj havas aliron al la bestoj. Do, ne gravas, ĉar la rakonto estas pri rilatoj, ne pri realismo. Eble ni ĉiuj dum iuj momentoj en nia vivo deziras pli bonan komunikadon kun bestoj. La infanoj ludas, ke la pluŝa urso vivas kaj ke la pupoj parolas.
Do, nun ni eniras la sperton de ĉi tiuj homoj kaj elefantoj. Laŭ mi, la pli granda elefanto estas, fakte, elefantino, ĉar la virelefanto kutime ne zorgas pri la elefantido (laŭ mia malforta memoro). La homa patro puŝas sian idon aŭ eble nur invitas lin renkonti la elefantidon. Samtempe, la elefantino puŝas sian idon en la direkton de la homoj. En ĉiuj bildoj ĉiuj ridetas. Se ili ne ridetus, estus tre danĝera okazo.
Fakte ĉi tiu elefantino neniam aŭdis ion negativan pri homoj. Ni scias ĉi tion, ĉar legendoj atestas la neforgesemon de elefantoj. Sed jen, elefantino, kiu fidas la bonecon de la homoj. Kaj ankaŭ la homoj (kiuj tre rapide forgesas) fidas la elefantojn. Ĉi tiu fido tre gravas, ĉar en la lasta bildo la elefantido rostre brakumas la kolon de la homido kaj la elefantino brakumas (aŭ ĉu oni devas diri, ke la elefantino rostrumas?) la ŝultron de la homa patro.
Nun, se mi povas pligrandigi la ideon, oni povas imagi diversajn homojn, kiuj antaŭe estis malamikoj aŭ kiuj simple ne komprenis unu la alian. Ĉu ni rajtas esperi? Ĉu ni povas esperi interkonsenton?
Se reiri al la bestoĝardeno, la kvara bildo, kiu ne plu ekzistas, montras la kvar vivantojn kune – brakumantaj, rostrumantaj kaj, oni supozas, feliĉaj.
Revenu al la hejmpaĝo
Jaro de Lingvoj Filipo DORCAS
Jen propono kiun la ELNA membraro aprobis unuanime.
Proponita kaj aprobita je la 13a tago de junio, 2005, per la 53a landa kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ĉe Concordia Universitato ĉe Aŭstino:
Pro tio, ke la jaro 2005 estas agnoskita de la Parlamento de Usono kiel la Jaro de Lingvoj, kaj
Pro tio, ke Esperanto estas lingvo kiu tuŝis milionojn da vivoj en ĉiu angulo de la mondo, kaj
Pro tio, ke la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko celas antaŭenigi la edukadon kaj disdoni informon pri la internacia helpa lingvo Esperanto en Usono, kaj
Pro tio, ke Esperanto-parolantoj en Usono strebas starigi kaj plibonigi interkulturajn rilatojn per la internacia lingvo Esperanto, kaj
Pro tio ke la tuta Esperanta komunumo rekonas la valoron de ĉiuj lingvoj kaj subtenas la rajton de ĉiuj popoloj uzi siajn proprajn lingvojn,
Por tio, rezoluciu, ke la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, aldone al lokaj Esperanto-parolantoj ĉie en Usono, subtenu lingvolernadon kunlaborante kun lernejoj, universitatoj, registaraj agentejoj, komunumaj organizaĵoj, kaj aliaj lokaj grupoj, al komunaj celoj pri kultura interkompreno.
2005 estas la jaro de lingvoj en Usono. Legu plu pri la jaro de lingvoj en la angla ĉe
http://www.yearoflanguages.org/
Kiel vi povas uzi ĉi tiun rezolucion? Ĉu via loka grupo povas uzi ĝin? Venu al la vespera programo, kiu okazos merkredon kaj ni diskutos eblecojn. Ne mistrafu la okazon uzi ĝin en 2005. Ni ne ofte havas tian deklaron de la Usona registaro por helpi nin.
Revenu al la hejmpaĝo
Prifinanca poezio Vilĉjo Harris
La kasisto sidas en la renkontiĝo sur la plej malantaŭa benko kaj aŭskultas senespere al la deklamanto, kiu kantparolas sian propran multstrofan poemon.
“Poetoj! Stultuloj!” li kraĉas. Li turnas sin al sia kunsidanto, kiu rigardas lin suspekteme.
“Kial ĉi tiuj kvazaŭ-poetoj elverkas la samajn gurditajn versojn pri la samaj, tedaj temoj? Ĉiam pri amo, morto, natura beleco, virina beleco, aŭ simile. Kial ili ne verkos poemojn pri grava, serioza temo kiel, ekzemple, librotenado? Jes, ja, tio estas bonega temo por poezio! Vidu la libroteniston, premante la butonojn de la kalkulmaŝino rapide, sperte, ŝajne petole, por kalkuli la kontajn saldojn. Rigardu kiel li krajonas klare kaj firme la ciferojn en la liniitajn kolumnojn. Rimarku kiel li kontente kontrolas la finan raporton, kiu estas la belega frukto de lia arto. Loko por ĉiu enmeto, kaj ĉiu enmeto en la ĝusta loko! Ĉiuj ekvilibrigitaj – havaĵoj kontraŭ obligacioj, debetoj kontraŭ kreditoj, enspezoj kontraŭ elspezoj. Tio ja estas taŭga temo!”
Dum la kasisto kapjesas al si mem, la kunsidanto grimacas kaj kviete eskapas.
Revenu al la hejmpaĝo
Junulo kaj rivero Svetlana Hristova-Jocic, tradukis Emilija Gjurcinovska
Esperanta versio
Rivero. Magia printempo febre flavecas. Ĉu la rivero trafluas imagan eternon? Junulo.Sopiras prenante la jasmenfloron.
Rivero.Gluecaj burĝonoj de marĉsalikoj. Kial la florburĝonoj senfloras dum unu sanignokto? Junulo.Sin zonas per geranio kaj vomas la flamon.
Rivero.Orgena festeno. Tiel oni konscias pri ĉio kaj ĉio pereas Dum unu antaŭtagmezo. Junulo.Vestita per orbrodaĵo revas.
Makedona versio
Momce i reka
Reka. Tainstvena prolet vo zolta treska. Dali rekata meri nepoznata vecnost? Momce. Kine od cvetot na jasminot i ludee.
Reka.Leplivi pupki na barski vrbi. Zosto pupkite procvetuvaat vo edna lekovita nok? Momce. Se opasuva so zdravec i riga plamen.
Reka. Sveceno kako orguli. Taka se istrosuva i se otkriva se za edno pretpladne. Momce.Se pokriva so zlatni vezovi i sonuva.
Revenu al la hejmpaĝo
|