Numero 11


La Periodo por Disvastigo
Filipo DORCAS, Prezidanto de la Esperanto-Ligo por Norda Amerika

D-ro Humphrey Tonkin estas tre konata Esperantisto. Li estis la prezidanto de UEA kaj liveris kuraĝigan prelegon ĉe la Universala Kongreso en Varsovio, Pollando en 1987 ĉe la centjara jubileo de Esperanto. Li ankaŭ estis prezidanto de la Universitato de Hartford en Konektikuto, Usono, kaj prezidanto de Potsdam Kolegio en la Ŝtata Universitato de Novjorko, Usono.

Ĉu vi scias, ke li tradukis Henry V (la faman dramaĵon de Shakespeare), kaj Winnie-La-Pu, kaj redaktis la libron Maskerado de Tivadar SOROS? Li estas estrarano por Kanada Komisiono Fulbright, Usona Forumo pri Tutmonda Edukado, World Learning, kaj la Esperantic Studies Foundation, kiu ege forte subtenas al NASK. D-ro Tonkin, fakte, estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation. Ekde 1974 li estas direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj.

Tio estas granda listo de taskoj, sed se vi serĉas interrete por informo pri D-ro Tonkin, vi trovos tre multajn detalojn pri la bonaj laboroj, kiujn li faris kaj faras. Oni ne povas imagi tion, kion unu homo povas fari.

Legu plu pri la estimata profesoro en la angla ĉe:
http://uhaweb.hartford.edu/TONKIN/bio.html
kaj en Esperanto ĉe:
http://uhaweb.hartford.edu/TONKIN/vivpriskribo.html

En la prelego, kiun D-ro Tonkin liveris ĉe la UK en 1987, li diris, "Venas nun la periodo de disvastigo. Ni kreis murojn ĉirkaŭ ni, sekuraj en nia kluboj kaj kongresoj, ni ne bonvenigas adekvate la novulojn, ni ne sufiĉe pledas por nia lingvo, ni ne alfrontas la publikon, ni ne agas sufiĉe discipline kaj celkonscie."

Ĉu vi kredas tion, ke ni ne agadas sufiĉe? Eble la estimata profesoro pravas. La respondo dependas de tio, kion vi deziras fari kun Esperanto, por Esperanto. Ĉiu Esperantisto estas unika. Ĉiu Esperantisto havas siajn proprajn ideojn, siajn proprajn celojn, siajn proprajn kialojn por esti Esperantisto. Multfoje, tiuj celoj estas helpi la movadon kaj plibonigi la mondon. Ĉiu Esperantisto, ĉu spertulo, ĉu progresanto, aŭ ĉu komencanto, povas fari ion por la movado, kaj ion por informi neesperantistojn pri la genia lingvo de D-ro Zamenhof.

Revenu al la hejmpaĝo


Goo kaj budhismo en Ĉinujo
Francisko Lorrain

En la Ekstrema Oriento, goo eĉ pli gravas ol ŝako en okcidentaj landoj. Ni memoru, ke en la antikva Ĉinujo, ekde la dinastio de Tangoj (618–906), goo estis unu el la "kvar plenumadoj" de ĉiu klera persono, kune kun poezio, muziko kaj pentrarto.

Sed fakte en Ĉinujo ne estis tiel simple. La ĉinologo William PINCKARD priskribas la malsamajn opiniojn de daoistoj kaj konfuceanoj pri goo:

[…] between strict Confucianists and Taoists there grew up a long-standing and never resolved quarrel about the value of go in relation to the state. To Confucianists, civicminded, academically trained and rationalist in outlook, go served no public need and therefore was a waste of time. To the Taoists (and to many Mahayana Buddhists), reclusive and whimsical, go was a voyage of self-discovery which was valuable precisely because it did not concern itself with material gain or loss.

Ĝuste en la epoko de Tangoj, daoismo ĝuis grandan favoron ĉe la imperiestra kortego. Eble pro tio, tiam reviviĝis la intereso pri goo.

Militistoj kompreneble tre ŝatis la ludon, sed paradokse ĝi fariĝis ŝatata ankaŭ de monaĥoj. Ni aŭskultu BO Juyi, famega ĉina poeto tiuepoka (772–846):

Montaj monaĥoj sidas goante.
Sur la tabulo, luma ombro de bambuoj.
Nenio vidiĝas tra la ŝanĝbrila foliaro.
Sed iam kaj iam aŭdiĝas la ekklako de ŝtono.


Tre aprecata de siaj samtempuloj, BO estis eble la unua poeto en la historio, kies verkoj estis presitaj.

En ĉina kompilaĵo de la jaro 668 kuŝas la sekva legendo.

La patriarko de la zena budhista sekto, Bodhidharmo, renkontis en Bharato du strangajn kaj eĉ malpurajn monaĥojn, kiuj de jaroj nur goadis kaj tial estis malestimataj de aliaj monaĥoj. Rigardante ilin ludi, la patriarko vidis ilin ade malaperi kaj reaperi. Tio estis por li signo, ke ili estis atingintaj iluminiĝon. Post sia partio ili klarigis, kial ili dediĉis sian tutan tempon al goo:

‘Ni konsideras, ke, je ĉiu venko de Nigro, la pasioj kreskas en niaj korpoj kaj ke, kiam venkas Blanko, bodhio [komprenado] pligrandiĝas en niaj koroj — la blanko de bodhio regas la nigron de pasio. Ni profitas la okazon por kontempli malkonstantecon.’


Evidentas do, ke en Ĉinujo — same kiel en Koreujo kaj Japanujo, cetere — goo akiris, laŭlonge de la jarmiloj, multe pli gravan lokon en la kulturo ol iam ŝako en Okcidento. Kvankam okcidentanoj multe praktikas kaj alte taksas ŝakon, ĝi restas por ili ludo, distraĵo, do iom flanka kultura afero.

Revenu al la hejmpaĝo