
















|
|
Numero 10
Vortludoj Kinoshita Hisashi
Ripetitaj Vortoj
Kantisto diras: "Kantu kanton!" "Mi kantus kanton se mi povus kanti kanton kiel kantisto kantas, sed mi ne povas kanti kanton kiel kantisto kantas, do mi ne kantos." (Tradukita el la jena japana malnova stumbuliga frazo: Utautaiga utautaetojuuga utautainojooni utautawaretara utautauga utautainojooni utautawarenaikara utautawanu.)
Konstruisto konsilis konsulon pri rekonstruo de konsulejo. Konscienca konsulo konsentis, sed poste konstatis ke la konstruisto konstante konspiras kaj vane konsumigas konsultantojn, kaj konsterniĝis.
Simmetriaj Vortoj - Palindromoj
Nova sama ora haro amas avon. O, Brua urbo! O, ina monomanio! Emu minimume.
Revenu al la hejmpaĝo
Kastelo Studentoj de la Unua Nivelo
Sara Kaladish: La kastelo en la bildo estas mia domo. Mia domo estas sur la marbordo de Hispanujo. Reĝoj kaj reĝinoj loĝis en la kastelo antaŭ multe da jaroj, sed nun mi loĝas en la kastelo en la somero. En la vintro mi loĝas en mia alia kastelo. Miaj kasteloj ne havas drakojn sed ili havas multe da maldanĝeraj bestoj; ekzemple: birdoj, hundoj, ŝafoj, ĉevaloj, ktp. Miaj kasteloj tre plaĉas al mi.
Jozefo (J.J.) Nugent: Jen! La kastelo de la drako. Li havas mian edzinon. Mi ne volas la vivasekuron de mia edzino. Mi volas mian edzinon. Mi atakas la kastelon. Mi atakas la drakon kun ĉio, kion mi havas. Mia advokato sendas mesaĝon al la drako. Li estis maltrankviligita, kaj poste detruita. Mia edzino kaj mi nun vivas en la kastelo. La fino.
Hisashi Kinoshita: "Jen bela hejmlando mia, kaj la kastelo kie mi ludadis je mia juneco! Kiel fartas miaj karaj familianoj?" Princo Karlo larmis kaj pensadis en hejmsopiro.
Antaŭ sep jaroj li koliziis kun sia severa patro kaj forlasis la kastelon. La Reĝo decidis nomi la pli obeeman, pli junan filon kiel lian heredanton. Karlo daŭrigis longan vagadon ĝis nun kaj lastatempe aŭdis onidire ke la reĝo malsaniĝis serioze. Li konstatis kiel multe li amas sian patron kaj tutan familion. Hejmenvojaĝante li nun atingis tiun monteton.
"Ĉu ili bonvenigos min? Ĉu ili ne miskomprenos min? Mi nur volas paciĝi kun paĉjo dum lia vivo, kaj tute ne deziras heredaĵon." Li suspiris profunde.
Birdo pepis ie.
Joŝko (Joey) Stanford:> Jen, mia bildo de "Liĉjo Kastelo". Liĉjo Kastelo ekzistas en Liĉjolando. Liĉjolando regiĝas de "Reĝo Liĉjo". Reĝo Liĉjo estas afabla, justa, kaj amika. Li havas multe da amikoj kaj ne havas malamikojn. Fakte, Liĉjolando estas tre trankvila. Mi vizitis Liĉjolandon antaŭ kelkaj jaroj. Interese, ĉiu parolas tute en Esperanto. Liĉjolando estas tre bela lando. Vizitu!
Gordon Coleman: Mi sidis en mia hotelo-ĉambro, je la vido de la bela kastelo sur la montoj kiun mi vizitis antaŭ multaj jaroj por savi la princinon kiu estis enŝlosita en la altstatura turo. Tiu tago komenciĝis brila kaj varma, kun la sunbrilo sur la turotegmento.
Kiam mi rajdis al la altstatura turo mi komencis ekscitiĝi ĉe la perspektivo de savi la kompatindan kaptiton kiu estas enŝlosita de sia malbona patro.
Mi bildigis ŝian belan longan orkoloran haron kaj kiel mi grimpus ŝian haron kaj savus ŝin.
Kiam mi alvenis mi aŭdis timkrion kaj ekkriis:
"Saluton! Saluton, ĉu tie?"
"Ha, juna princo venis por savi min," diris la princino.
"Malhisi vian belan orkoloran haron, do mi povos grimpi kaj savi vin!"
"Haro? Kia haro?" ŝi respondis.
"Via longa, bela, orkolora haro," mi respondis.
"Ha, vi havas la malĝustan kastelon, kamarado. Mi loĝis ĉi tie por kvindek jaroj kaj ĉiom elfalis! Sed portu ŝtupetaron kaj mi malsuprengrimpos al vi!"
"Vi estas maljuna, kalva? Ho ve! Mi bedaŭras, mi devas foriri, mi havas malican drakon en la urbocentro. Mi vokos la sekvontan princon kiun mi renkontos por helpi vin!"
Revenu al la hejmpaĝo
de *ABELO ĝis *ZUMI bob russell
Abelo. Ili nomas min abelo. Kiu? Leksikografoj. (Abelo: diversaj specoj) Abelo: insektoj kiuj produktas mielon kaj vakson; abelo zumas.
Abelo, ili nomas min. Ili metas vorton je ĉiu aĵo kaj ordigas la vortojn ekde a-o ĝis z-o.
Kaj la leksikografo supozas ke li bone faris sian taskon. Ke li kaj liaj legantoj scias kio estas abelo.
Eble ili scias pri vortoj. Eble ili eĉ scias kelkajn faktojn pri abeloj. Sed, kiom ili komprenas pri abeloj? Neniom.
Kion la leksikografoj komprenas pri la ĝojo de la komunumo kiu agas unuece, de la senpensema lojaleco, de la sindonema obeo al devo?
Kion ili scias pri la eterna zumado? Niaj kuraĝaj herooj, kiuj respondis al la voko de devo, kiuj faris la grandan oferon, kiuj vivas eterne en la lando de eterna zumado.
Kion ili komprenas pri la granda teruro? Pri la timego de la abelaro? Kion ili scias pri la terura amas-paraliziga armilo de la atakistoj. Kion ili scias pri la malica detruado de la plekto de niaj vivoj? Detruado farita de la malicaj, senkoraj, senkompataj atakistoj kiuj formanĝas la frukton de niaj laboroj.
Ni nomas ilin atakistoj. Kiu? Ni. Ni nomas ilin atakistoj. Kaj ni supozas ke ni scias kio estas atakisto. . . . Ne... Ne. Ne. Pri tio mi ne pensos. Mi ne volas iĝi leksikografo. Leksikografoj ne plaĉas al mi. Tute ne. Se mi renkontus leksikografon, . . . verŝajne mi pikus lin, kaj mi estus preta eterne zumi.
Revenu al la hejmpaĝo
|