
















|
|
Numero 1
De la redaktista skribotablo Tim WESTOVER
Karaj Esperantistaj amikoj!
Mi volas aldoni mian voĉon al tiuj, kiuj jam salutis kaj bonvenigis vin al NASK 2005. Dum la venontaj tri semajnoj, vi spertos amikecon, inspiron, mensan pligrandigon, kaj eĉ iom da amuzo. Viaj instruistoj ege grave rolos en ĉio ĉi, sed ankaŭ havas gravajn rolojn viaj kunkursanoj.
Mia rolo ĉi-jare estas helpinstruisto. Ĉefe tio signifas, ke mi kunordigas eksterklasajn aferojn: sabatajn ekskursojn, vesperajn programojn, kaj la ĵurnalon, kiun vi nun legas. Sed la sukceso de la supraj aferoj dependas de vi!
Kiel kontribui al la sukceso kaj riĉeco de la NASK-a programo? Unue vi povas skribi por la NASKa Fasko, uzante viajn novajn lingvokabalojn dividi viajn interesojn kaj opiniojn kun viaj Esperantaj amikoj. Ne gravas, ĉu vi estas komencanto aŭ instruisto: mi bonvenigas artikolojn de ĉiu, kaj mi pretas helpi al tiuj, kiuj volas helpon. Artikolojn vi povas sendi rekte al mi ĉe timwestover@yahoo.com aŭ liveri al mia ĉambro, Gamble 203.
Due vi povas fari vesperan programon. Temas pri 30 ĝis 60 minuta afero, kaj temo povas esti laŭ via plaĉo. Dum antaŭaj jaroj ni ĝuis vesperajn programojn pri eksterlandaj vojaĝoj, hejmurboj kaj hejmlandoj, hobioj kaj ludoj, Esperantaj literaturo kaj verkistoj, loka kluba agado, kaj kulturaj eventoj, kiel kantado, dancado, kaj muzikado.
Kaj la tria maniero aldoni al la riĉejo kaj boneco de nia mondfama programo? Partoprenu ĉion! Venu al ekskursoj, vesperaj programoj, kaj al la manĝejo. Parolu kun via samĉambrano kaj tiuj, kiuj sidas kun vi ĉe la manĝotablo. Diskutu tion, kion vi lernas, kun homoj ĉirkaŭ vi. Kaj kune ni kreos agrablan kaj inspiran Esperantujon.
Revenu al la hejmpaĝo
Bonvenaj Vortoj Lee MILLER
Bonvenon al vi en la Vermontaj arbaroj! Kaj bonvenon en la "School for International Training" (SIT), unu el la plej renomaj lokoj por lingvo-lernado en la mondo. Mi feliĉas ke vi decidis lerni Esperanton dum la venontaj tri semajnoj de NASK 2005.
Mi konas kelkajn el vi, sed multajn ne. Do mi ne scias kiam vi komencis lerni Esperanton, kial, kaj kion vi esperas fari dum la kursaro. Mi baldaŭ scios! Sed eĉ nun mi povas doni kelkajn unuajn konsilojn:
Parolu Esperanton! Ne gravas, ĉu vi parolas perfekte aŭ ne. Nur gravas, ke vi parolu. Ĉi tie oni povas babili en Esperanto en la dormoĉambro, en la necesejo, en la manĝejo, sur la tereno sub unu el la belegaj arboj, en la urbo dum ekskursoj, ktp. Eble hejme vi povas paroli en Esperanto nur al la kato aŭ hundo . . . ĉi tie vi havos veran Esperanto-komunumon.
Ne timu! Malfermu la buŝon kaj parolu. Neniu kritikos vin. (Phil Dorcas ofte diras ke oni devas fari 10,000 erarojn por lerni lingvon, do ju pli rapide vi komencos erari, des pli rapide vi faros ĉiujn!) Certe oni helpos vin, oni proponos vorton se vi ne scias kiel diri ion. Ni ĉiuj lernas kaj lernos kune.
Ĉi tie okazas natura, ĉiutaga parolo en Esperanto. Lernu de viaj kunlernantoj. Atentu al la parolmaniero, prononco, kaj lingvouzado de la aliaj NASKanoj. Atentu eĉ al eraroj, ĉar oni povas lerni egale bone el eraroj, kiel el perfekte bonaj modeloj.
Se vi ne komprenas, se vi scivolas, se vi bezonas helpon, demandu! Ne restu silenta. Vi rajtas demandi en la klasĉambroj, ekster la klasĉambroj, ie ajn, iam ajn.
Vi rajtas paroli nacilingve. Sed mi esperas ke vi parolos en Esperanto kiam vi estas kun aliaj NASKanoj. Ni plej multe kapablas paroli la anglan, sed ne ĉiuj! Mi parolos angle kiam mi devos interrilati kun la homoj de SIT, sed al vi mi parolos en Esperanto. Vi provu fari same!
Nome de Birke Dockhorn, Paŭlo Gubbins, Bertilo Wennergren, Tim Westover, kaj Ellen Eddy, al ni estas kaj plezuro kaj honoro kunlabori kun vi. Ni faros ĉion eblan por helpi vin atingi sukceson. Do, studu, laboru, parolu: kaj super ĉio ĝuu la tagojn ĉi tie en la VERdaj MONToj.
Revenu al la hejmpaĝo
Verdaj Pontoj Filipo DORCAS
Antaŭ ses jaroj, mi transiris mian unuan Esperantan ponton. Mi estis en Sankta Luiso por la Landa Kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Mi eklernis Esperanton unu jaron kaj duonon antaŭ tiam. Tie mi renkontis viron el Kolombio, kiu ne parolis la anglan lingvon. Mi ne povis paroli hispane. Ni babilis Esperante. Tio estis mia unua konversacio en kiu mi ne povis uzi la anglan. Mi vere transiris tiun ponton al alia kulturo per Esperanto. Mi lernis ion pri lia familio, kial li estis en Usono, kaj aliajn aferojn el lia vivo. Simile mi parolis al li pri mia familio kaj kulturo. Ni babilis pri io ajn, kion ni deziris. Tiu okazo estis granda paŝo por mi, ĉar ĝi montris al mi la utilecon kaj gravecon de Esperanto. Tio estis mia unua verda ponto al alia kulturo.
Ĉu mi antaŭe sciis nenion pri Kolombio? Tute ne. Fakte, mi estis multfoje en Kolombio antaŭ multaj jaroj. Tamen, tiam mi ne estis Esperantisto. Mi estis nur turista Usonano. Mi sciis nenion pri verdaj pontoj al aliaj kulturoj. Tiam mi nur butikumis kaj vidis pejzaĝojn, kvazaŭ la kulturo loka ne ekzistus. Mi bedaŭras ke mi perdis la okazon en tiu lando pro manko de la pontlingvo de Zamenhof.
Ĉe NASK, ni havas grandan eblecon en nia studado por lerni pri aliaj kulturoj. Tio okazas kaj en kaj ekster la klasĉambro.
Ni studas en niaj klasoj sub la instruado de lertaj instruistoj. Ili instruas nin pri la lingvo. Ili instruas pri diversaj kulturoj en la mondo. Ankaŭ ili instruas pri la literaturo kaj kulturo de Esperanto mem. Tia lernado donas al ni la ŝlosilon al pontoj verdaj al aliaj landoj kaj kulturoj.
En nia eksterklasa vivo, ni lernas pri aliaj kulturoj per la vesperaj programoj kaj ankaŭ per la ĉiutaga babilado kun studentoj de aliaj landoj. Tio kreas senton, konscion, en ni pri kultura interkompreno. La kultura interkompreno estas ne nur grava parto de la lingvo. Ĝi estas ja la fundamento sur kiu la genia lingvo estis konstruita. Homa interkompreno estas ĉe la koro de Esperanto.
Kiam mi staris kaj interparolis kun mia amiko de Kolombio, Luiso Hernandez, mi eksentis ion gravan. Tiam mi ne sciis tion, kio ĝi estis sed certe io mirinda okazis. Nun mi scias tion, kio ĝi estis. Ĝi estis interkultura kompreno, scio, kiun mi neniam antaŭe sentis.
NASK donas tian eblecon al ni, por ke ni lernu de unu la aliaj pri niaj kulturoj, niaj vivoj. Tio estas la Verda Ponto, kiun Dr. L. L. Zamenhof genie kreis.
Revenu al la hejmpaĝo
Invito al go-ludo Francisko LORRAIN
Jen mi ankoraŭ ĉi-jare kun la goludo! Tamen, kiel mi skribis en mesaĝo al nia Yahoo-grupo, ĉi-somere ĉe NASK mi ne prelegos pri goo. Sed semajnfine, je anoncotaj tempoj, mi deĵoros por tiuj, kiuj volas ludi aŭ lerni. Mi havas Esperantan version de la goregularo por disdoni. Mi eklernis goon antaŭ preskaŭ kvardek jaroj. Mi tiam studis en usona universitato kaj iun tagon vidis kunstudenton, kiu studis la ĉinan, ludi ĝin kun unu el niaj profesoroj. Mi lernis la ludon kaj ĝi tuj fariĝis por mi pasio.
Por tiuj, kiuj ne konas goon, jen mallonga priskribo. Tempe de la dinastio de Qin-oj [prononcu "Ĉin"], ĉirkaŭ la jaro –300, kiam formiĝis Ĉinio, goo jam estis antikva ludo. Konfucianoj tamen malestimis tiun ludon, rigardante ĝin senvalora por serioza homo.
Sed post kelkaj jarcentoj, pro la influo de daoismo kaj budhismo, goo iom post iom fariĝis en Ĉinio nobla ludo. Ekde la dinastio de Tang-oj (600–900) la ĉinoj rigardis goon kiel unu el la kvar plenumadoj, kiujn ĉiu klera homo devas praktiki: nome poezio, muziko, pentrarto kaj goo. Kiel strategian batalludon, ŝategis ĝin militistoj. Kiel ludo postulanta ekvilibron kaj harmonion, ĝi allogis ankaŭ monaĥojn.
Sub tiu sama dinastio de Tang-oj, la ludo disvastiĝis al Koreio kaj Japanio. Mil jaroj poste, fine de la 19a jarcento, komenciĝis intensaj interŝanĝoj inter Japanio kaj Eŭropo. De tiam la ludo, malrapide sed daŭre, disvastiĝas en okcidentaj landoj. Hodiaŭ ekzistas centoj da libroj pri goo en la angla, franca, germana, ktp. Jen ligoj al kvar ttt-ejoj pri goo.
Lernilo en Esperanto: playgo.to/interactive/esperanto Informoj pri goo, parte en Esperanto: www.kafejo.com/ludoj/go.htm American Go Association: www.usgo.org European Go Federation: www.european-go.org
Revenu al la hejmpaĝo
|